Tordelrábano
Tordelrábano | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19277 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 2° 45′ U (mapo)41.2185953-2.7580363Koordinatoj: 41° 13′ N, 2° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 070 m [+] | ||
Areo | 11,62 km² (1 162 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tordelrábano [+] | |||
Tordelrábano [tordelRAbano] ("turo de la rafano") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 11 loĝantoj sur areo de 11,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,9 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Tordelrábano situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1018 m super marnivelo; je 89 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°13′07″N 2°45′29″Ok. Najbaras la municipoj Alcolea de las Peñas, Barcones, Paredes de Sigüenza kaj Sigvenco.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 236 en 1930 al 10 en 2001, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tordelrábano, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tordelrábano kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 11 en 2024.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.