Saltu al enhavo

Hontoba

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hontoba
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19119
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 439  (2024) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 3° 2′ U (mapo)40.455833333333-3.0411111111111Koordinatoj: 40° 27′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hontoba (Kastilio-Manĉo)
Hontoba (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Hontoba
Hontoba (Hispanio)
Hontoba (Hispanio)
DEC
Situo de Hontoba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontoba [+]
vdr

Hontoba estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 439 loĝantoj sur areo de 32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13,7 loĝantoj/km².

Hontoba situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 323 m super marnivelo. La geografiaj koordinatoj estas 40°27′21″N 3°02′28″Ok.

Hontoba troviĝas sur la fundo de profunda valo formata de la rojo de Sankta Sebastiano, unu el la alfluantoj de la rivero Tajuña, kaj ĉe la monteto sur kies pinto staras la antikva ermitejo de Nia Sinjorino de los Llanos (de la ebenaĵoj), patronino de la vilaĝo.

Ĝia municipa teritorio limas kun tiuj de Aranzueque, Renera, Hueva, Escopete, Escariche kaj Loranca de Tajuña.

Ĝi estis islama domaro, konkerita en 1124 de la reĝo Alfonso la 7-a. Lia nepo Alfonso la 8-a donis ĝin al la Ordeno de Kalatrava en kies senjorlando ĝi restis ĝis fino de la 15-a jarcento, kiam la Katolikaj Gereĝoj ekprenis por la Krono la etendajn teritoriojn de la Ordeno.

La preĝejo de Hontoba estas inter la plej antikvaj de La Alcarria kaj ĝia absido estas datebla de komenco de la 13-a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hontoba, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Hontoba kie oni falis, sed poste, fine de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcentoj, pro proksimeco al la provinca ĉefurbo, ĝi iĝis iel dormurbo, kaj oni plialtiĝis el 142 en 1991 al la nunaj 439 loĝantoj en 2024.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]