Torremocha de Jadraque
Torremocha de Jadraque | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19245 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 1′ N, 2° 54′ U (mapo)41.020277777778-2.8980555555556Koordinatoj: 41° 1′ N, 2° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 934 m [+] | ||
Areo | 11 km² (1 100 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torremocha de Jadraque [+] | |||
Torremocha de Jadraque [toreMOĉa deĥaDRAke] ("senpinta turo de J.") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 20 loĝantoj sur areo de 11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,8 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Torremocha de Jadraque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 930 m super marnivelo; je 60 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°01′13″N 2°53′53″Ok. Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Pinilla de Jadraque, Medranda, Cendejas de Padrastro, Pálmaces de Jadraque kaj Negredo. Granda parto de la teritorio estas okupita de kultivoj de cerealoj escepte ĉe la zonoj plej krutaj kie estas arbaroj de kverkoj. En la municipa teritorio estas stacio por birdoringado inaŭgurita en la 1980-aj jaroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 25 en 2016, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Torremocha de Jadraque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Torremocha de Jadraque kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 20 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.