Saltu al enhavo

Vikipedio:Artikolo de la monato/2024/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradiciaj boatoj uzataj por vintransportado

Porto estas urbo en norda Portugalujo, haveno ĉe la Atlantiko (portugale o Porto signifas "la havenon"), ĉe kiu enmariĝas la rivero Doŭro. Ĝi donas la nomon al la Portovino.

Porto estas ĉefurbo de distrikto Porto, de subregiono Metropola Areo de Porto kaj de regiono Nordo. Ĝi havas 231 800 loĝantojn (2021), dum la metropola areo (aglomeraĵo) enhavas 1 736 228 loĝantojn (2021). Ĝi estas ĉefurbo de eta municipo kun 41,66 km², areo kiu koincidas ekzakte kun la urbo kaj subdividiĝas en 15 lokaĵoj. La municipo estas limigita norde de la municipoj Matosinhos kaj Maia, oriente Gondomar, sude Vila Nova de Gaia kaj okcidente la Atlantika Oceano.

Malgraŭ sia malgranda geografia amplekso, Porto estas la kvara plej granda urbo de la lando; ĝi situas pli malpli 300 km for de Lisbono.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Gaviedoj, Fernão de Magalhães, Israelo