Saltu al enhavo

Vikipedio:Artikolo de la monato/2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2020  • 2021  • 2022  • 2023  • 2024  • 2025

Artikoloj de la monato por 2024

La kastelo en 2017

La kastelo de Magny-en-Bessin (maɲi ɑ̃ bɛsɛ̃ Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas franca klasikstila kastelo en la komunumo Magny-en-Bessin kaj en la departemento Calvados. Ĝi okupas la lokon de antaŭa, ne plu ekzistanta konstruaĵo.

Fine de la 17-a jarcento apartenis la terpeco al Nicolas-Joseph Foucault, altranga ŝtatoficisto. La tereno daŭre plivastiĝis, ĝis kiam ĝia entuta areo kovris tri kvaronojn de la nuntempa komunumo. La nuna kastelo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1728 el pli malnova strukturo, kiu restas malbone konata ĝis hodiaŭ.

La kastelo estis akirita de sinsekvaj posedantoj en la 19-a jarcento, kiu tamen estis periodo de granda stabileco kaj loka prestiĝo por la konstruaĵo. Nova vendo tuj post la Dua mondmilito kaŭzis precipe brutalajn mutilojn. La kastelo estis sekve registrita kiel historia monumento la 31-an de majo 1946.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Amerika blanka ibiso, Pekino, Reformacio

Brandenburga pordego

Berlino (germane Berlin [berLIN]) estas la federacia ĉefurbo kaj sidejo de la registaro de Germanio. Kiel urboŝtato Berlino estas aparta federacia lando kaj estas la centro de la metropola regiono Berlino-Brandenburgio. Pro siaj ĉirkaŭ 3,4 milionoj da loĝantoj, Berlino estas la plej dense loĝata urbo de Germanio, sed ankaŭ la plej grandarea. Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la dua plej granda, kaj laŭ areo la kvina plej granda urbo de la Eŭropa Unio.

Post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de la orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj Berlino denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝia aglomeraĵo, en 2000, enhavis 4,15 milionojn da loĝantoj. Berlino situas borde de la riveroj Havel kaj Spree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Kastelo de Magny-en-Bessin, Amerika blanka ibiso, Pekino

Diversaj tipoj de pano

Pano estas homa nutraĵo, pretigita el faruno, akvo, fermentaĵo kaj eventuale kun aldonaĵoj (ekz. kemiaj elementoj, komponaĵoj, terpomo). Oni uzas farunon de la cerealoj surlokaj (ekz. tritiko, maizo, hordeo, sekalo ktp).

La kapablecon de la grenoj je fari panon oni mezuras per pluraj metodoj: la Hagberg-a faltempo, la "W", la Chopin-a bobelmezurilo, la protein-kvoto (la kanadaj tritikogrenoj entenas la plej altan kvoton). Pano farita el blanka faruno estas pli bone digestebla, pano el bruna faruno estas pli riĉa je kemiaj elementoj (B-vitamino).

Specialaj panoj:

  • Diabeta pano (el faruno de tritiko kaj sojo)
  • Graham-pano por digestaj perturboj (riĉa je brano)


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Berlino, Kastelo de Magny-en-Bessin, Amerika blanka ibiso

Don Manuel Osorio Manrique de Zuniga

Francisco José DE GOYA Y LUCIENTES (naskiĝis la 30-an de marto 1746 en Fuendetodos, mortis la 16-an de aprilo 1828 en Bordozo) estis hispana pentristo kaj gravuristo.

Goya [GOja] loĝis kiel infano en Zaragozo, kie li lernis la metion. Poste, li translokiĝis al Madrido, kie li fariĝis oficiala pentristo de la kortego, dum la regado de la reĝo Karlo la 4-a. Lia verkaro enhavas pentraĵojn sur stablo kaj sur muro, kaj gravuraĵojn kaj desegnojn. Lia stilo evoluis el la rokoko, tra la novklasikismo, ĝis la antaŭromantismo, ĉiam interpretitaj laŭ tre persona kaj originala maniero, kaj ĉiam per subtrajto de naturalismo, nome de montro de la realo senigita de idealisma rigardo kiu sennaturigu ĝin, en kiu gravas ankaŭ la etika mesaĝo. Por Goya la pentrarto estas vehiklo de morala instruado, ne simple estetika objekto. Liaj plej tiutempaj referencoj estis Giambattista Tiepolo kaj Anton Raphael Mengs, sed li ricevis influojn ankaŭ de Diego Velázquez kaj de Rembrandt. La goja arto estas unu el la mejloŝtonoj kiuj inter la 18a kaj la 19a jarcentoj anoncas la alvenon de la nuntempa pentrarto kaj estas pioniro de kelkaj el la pentravangardoj de la 20a jarcento, speciale de la ekspresionismo; pro kio, oni konsideras lin unu el la hispanaj artistoj plej elstaraj kaj unu el la grandaj majstroj de la historio de la tutmonda arto.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Pano, Berlino, Kastelo de Magny-en-Bessin

Shichinin no samurai

KUROSAWA Akira (Hepburn/Kunrei), 黑澤 明 [kuro-saŭa akira], do esperantigebla kiel Kurosaŭa Akira, konata en la okcidenta mondo kiel Akira Kurosawa (naskiĝis la 23-an de marto 1910, mortis la 6-an de septembro 1998) estis japana reĝisoro, produktoro, muntisto kaj verkisto de filmoj. Li estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiom longan kaj laŭditan. Kurosawa reĝisoris 30 filmojn en kariero daŭra 57 jarojn.

Kurosawa eniris en japankinarta industrio en 1936, post mallonga kariereto kiel pentristo. Post jaroj de laboro en nombraj filmoj kiel helporeĝisoro kaj scenaristo, li ekis kiel reĝisoro en 1943, dum la Dua Mondmilito per la populara agfilmo Sanshiro Sugata (konata ankaŭ kiel Judo Saga). Post la milito, la kritik-laŭdata Ebria Anĝelo (1948), en kiu Kurosawa protagonistigis la tiam nekonatan aktoron Toshiro Mifune, cementis la reputacion de la reĝisoro kiel unu el plej gravaj junaj filmistoj en Japanio. Ambaŭ homoj kunlaboros en aliaj 15 filmoj. Ankaŭ lia edzino Joko Jaguĉi estis aktorino en unu el liaj filmoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Francisco de Goya, Pano, Berlino

Molière

Jean-Baptiste Poquelin, alinomita MOLIÈRE ​[mɔljɛʁ] kaj Moliero en esperanto (naskiĝis en Parizo, estis baptita la 15-an de januaro 1622, mortis la 17-an de februaro 1673 en Parizo), estis franca dramaturgo kaj komediisto.

Konsiderata kiel animo de aktora grupo el kiu evoluis la teatrejo Franca Komedio, li restas tie la plej ludata aŭtoro. Senkompata kontraŭ pedanteco de falsaj sciuloj, mensogoj de nesciaj kuracistoj, pretendemo de novriĉaj burĝoj, Molière amis junularon, kiun li volis liberigi de absurdaj postuloj. Fore de rigoroj de devoteco aŭ asketismo, lia rolo de moralisto haltas tie, kien li difinis ĝin: « Mi ne scias ĉu ne estas pli bone labori por korekti kaj mildigi la pasiojn de homoj ol voli tute fortranĉi ilin », kaj lia celo estis unue « ridigi honestajn homojn ». Li do alproprigis al si la devizon Castigat ridendo mores (Ĝi punas ridante morojn) kiu aperis sur italaj scenejoj ekde la 1620-aj jaroj en Francio, pri komedio.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Kurosawa Akira, Francisco de Goya, Pano

Tradiciaj boatoj uzataj por vintransportado

Porto estas urbo en la norda Portugala Respubliko, haveno ĉe la Atlantiko (portugale o Porto signifas "la havenon"), ĉe kiu enmariĝas la rivero Doŭro. Ĝi donas la nomon al la Portovino.

Porto estas ĉefurbo de distrikto Porto, de subregiono Metropola Areo de Porto kaj de regiono Nordo. Ĝi havas 231 800 loĝantojn (2021), dum la metropola areo (aglomeraĵo) enhavas 1 736 228 loĝantojn (2021). Ĝi estas ĉefurbo de eta municipo kun 41,66 km², areo kiu koincidas ekzakte kun la urbo kaj subdividiĝas en 15 lokaĵoj. La municipo estas limigita norde de la municipoj Matosinhos kaj Maia, oriente Gondomar, sude Vila Nova de Gaia kaj okcidente la Atlantika Oceano.

Malgraŭ sia malgranda geografia amplekso, Porto estas la kvara plej granda urbo de la lando; ĝi situas pli malpli 300 km for de Lisbono.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Molière, Kurosawa Akira, Francisco de Goya

Fernão de Magalhães

Fernão de MAGALHÃES [ferNAŬ de magaLAŜ] en la portugalaFernando de Magallanes en la hispana (en aliaj kromaj lingvoj: MagellanMagalano, en Esperanto Magelano) (naskiĝis en 1480, mortis la 27-an de aprilo 1521) estis portugala navigisto, kiu klopodis la unuan ŝipadon ĉirkaŭ la Terglobo kaj tiel definitive pruvis ĝian globecon.

Li naskiĝis en ankoraŭ subdisputita loko en norda Portugalio, kaj servis al la reĝo-imperiestro Karlo la 5-a serĉe de okcidenta vojo al la "Spicaj Insuloj" (moderne Molukoj en Indonezio).

La ekspedicio de Magelano de 1519–1522 iĝis la unua ekspedicio kiu ŝipveturis el Atlantika Oceano al la Pacifika Oceano (tiam nomita "paca maro" fare de Magelano mem; kies trapasado okazis tra la poste nomita Magelana Markolo), kaj la unua kiu trapasis la Pacifikon. Lia ekspedicio kompletigis la unuan ĉirkaŭnavigadon de la Tero. Magelano mem ne kompletigis la tutan vojaĝon, ĉar li estis mortigita dum la Batalo de Maktano en Filipinoj. (Por la fono, estas artikolo pri Esplorado de la Pacifiko.) Ĉiuokaze, tiu ekspedicio, en kiu Magelano mortis, iĝis la unua ĉirkaŭnavigado de la Tero kiam unu el ties ŝipoj, kapitanigita de Juan Sebastián Elcano, revenis al Hispanio en 1522.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Porto, Molière, Kurosawa Akira

Granda kolimbo portanta idon surdorse

La GaviedojKolimboj ('gavioj' laŭ PIV 2005) estas akvobirdoj, troviĝantaj en multaj partoj de Nordameriko kaj Norda Eŭrazio (Eŭropo, Azio kaj eble Afriko), el la holarktisa familio de kolimbedojgaviedoj. Ĉiuj vivantaj specioj de kolimboj estas membroj de la genro Gavia, familio Gaviedoj kaj ordo Gavioformaj.

Ili nestumas rekte sur la bordo de nesalakvaj akvejoj, sed vintrumas pli sude ĉe marbordoj, en kontinenta klimato. Ilia korpoformo similas al la podicipedoj (greboj), sed la piedfingroj ĉe ili havas naĝmembranon kaj la vostoplumoj ne rudimentiĝis. Ili manĝas akvajn bestojn, ĉefe. La subakva mergiĝo atingas la profundon de 70–100 m.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Fernão de Magalhães, Porto, Molière

Poŝtmarkoj de Israelo

IsraeloIzraelio (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisra'el, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, signifante Ŝtato Israelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, la naskiĝejo kaj sankta lando de Judismo, la tria plej sankta loko por Islamo (post Mekko kaj Medino) kaj tre grava lando al aliaj monoteismaj religioj – la diversaj eklezioj de Kristanismo (ĉefe la rom-katolika kaj la orientaj) kaj de la Bahaa Kredo. La financa kaj teknologia ĉefurbo de Israelo estas Tel-Avivo kaj ĝia ĉefurbo estas Jerusalemo, kvankam ne ĉiuj landoj agnoskas la israelan suverenecon super tiu urbo.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Gaviedoj, Fernão de Magalhães, Porto

Strato de la urba kerno

Antequera [anteKEra], en Esperanto Antekero, estas municipo kaj komunumo en la provinco Malago en la regiono kaj Aŭtonoma Komunumo Andaluzio de Hispanio. Ĝi situas en la nordo de la provinco, kaj estas la centro de la samnomaj komarko kaj jurteritorio.

En 2015 Antekero havis 44 141 loĝantojn. Ĝi ampleksas areon de 749,34 km² kaj densecon de 55,82 loĝ/km² kaj ĝi situas je averaĝa alto de 575 msm. Laŭ loĝantaro, Antekero estas la unua municipo de la interno (ne marborda) de la provinco kaj la plej granda laŭ areo, krom la 24-a plej granda de Hispanio. Antekero troviĝas sur geografie strategia loko, ĉar estas situa en la centro de Andaluzio, kie kunfluas la ĉefaj komunikvojoj de Malago kun Kordovo kaj Granado kun Sevilo, nome la kvar plej grandaj urboj de la regiono. La urbo troviĝas je 45 km de Malago kaj je 115 de Kordovo, urboj kun kiuj ĝi komunikas per rapida trajno kaj per la aŭtovojo A-45, kaj 160 de Sevilo kaj 102 de Granado, kun kiu komunikas pere de la aŭtovojo A-92 kaj, en tuja futuro, ankaŭ per rapida trajno, post la fino de la Eje Ferroviario Transversal (Transira Fervoja Akso).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Israelo, Gaviedoj, Fernão de Magalhães

Vintra Palaco

Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo) estas urbo kaj pli precize laŭ la federaciaj subjektoj "federacia urbo" situanta ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva kaj en la centro de la Finna golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa havenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.

La urbo laŭdire ankaŭ en kelkaj esperantlingvaj fontoj nomiĝas Petroburgo respektive Sankt-Petroburgo. Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. En rusa literaturo, neformalaj dokumentoj, kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en rusa Санкт) estas kutime preterita, lasante nur "Peterburg" (en rusa Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en rusa бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en rusa Питер).

Sankt-Peterburgo estis fondita de la caro Petro la Granda la 27an de majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al Moskvo. Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Antequera, Israelo, Gaviedoj