Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2019/Aprilo
- Artikolo
- Macabi HaTzair (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- estas masintradukaĵo sen posta redaktado, kun terura lingvaĵo, jam oni avertis la aŭtoron al lernado de Esperanto, kion tiu ne faris.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 00:06, 17 jun. 2017 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita
- Polurita ĝis kaceptebla stato.RG72 (diskuto)
Por: Vikiano (diskuto) 23:04, 18 jun. 2017 (UTC)
- Ŝajnas ke dum la pasintaj du jaroj oni poiome poluris la artikolon kaj nun ĝi estas preskaŭ plene riparita (krom kelkaj lastaj linioj). Mi proponas rerigardi ĝin kaj repripensi, ĉu la lingvo daŭre estas de neakceptebla kvalito.--Goren (diskuto) 21:01, 17 feb. 2019 (UTC)
Eternaj membroj de la Nacia Teatro (Budapeŝto)
[redakti fonton]- Artikolo
- Eternaj membroj de la Nacia Teatro (Budapeŝto) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- duobla paĝo
- Uzanto
- Crosstor (diskuto) 04:59, 24 jun. 2017 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita
- Duoblaĵo ne trovita.RG72 (diskuto)
- Artikolo
- Dwumiasto (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Hello! Dwumiasto is not one city, this is partnership two cities, Słupsk and Ustka since 2003. However this partnership is not very activity and we (in Polish Wikipedia) are considering deleting this article. Please consider deleting this article also on the Esperanto Wikipedia.
- Uzanto
- --Maattik (diskuto)
- Rezulto
Forigita
- Ne ekzistas eĉ en la pola vikio.RG72 (diskuto)
Ni atendu du semajnojn kaj poste analizu la decidon de la pola vikipedio.Narvalo (diskuto) 07:31, 20 jul. 2017 (UTC)
- @Narvalo: Saluton! Mi kontrolis, kaj verŝajne la artikolo ne plu ekzistas tie. Ĉu ni do forbalau ĝin el nia Vikipedio? Vikiano (diskuto) 11:06, 6 sep. 2017 (UTC)
- https://pl.wikipedia.org/wiki/Dwumiasto, do artikolo ekzistas en la pola vikipedio kaj prezentas duopon de urboj.Narvalo (diskuto) 12:51, 6 sep. 2017 (UTC)
- Dankon! Miskontrolo mia, do. Vikiano (diskuto) 14:05, 6 sep. 2017 (UTC)
Mi proponas forigi tiun ĉi artikolon kaj krei apartan artikolon duurbo (anstataŭ sekcio en kunurbaĵo), kie skribi pri ĉiuj la konataj ekzemploj de duurboj, inkluzive Słupsk kaj Ustka, sed ne nur (eble ankaŭ eĉ Budapeŝto?). Mi fakte faros ĝermeton ĵus tuj.--Goren (diskuto) 14:19, 8 feb. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Gravaj esperantistoj (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- La artikolo kaj la rilata kategorio ne estas neŭtralaj kaj objektivaj. Graveco estas subjektiva afero, do ĉi tiuj paĝoj kontraŭas nian regularon pri neŭtraleco.
- Uzanto
- Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:57, 5 okt. 2018 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- 6 por kaj nur 2 kontraŭ.RG72 (diskuto)
Forte por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:57, 5 okt. 2018 (UTC)
Por: --RG72 (diskuto) 06:33, 6 okt. 2018 (UTC)
Kontraŭ: Graveco ne estas subjektiva afero, fakte ĉiuj artikoloj en Vikipedio devas havi ian gravecon. Oni povas diskuti ĉu unuopa esperantisto estas grava aŭ ne kaj forigi tiun el la listo aŭ ne. --kani (diskuto) 08:59, 22 okt. 2018 (UTC)
- Graveco tute ja estas subjektiva afero kaj ĉi tiu artikolo estas tre bona ekzemplo de malneŭtrala paĝo. Ne eblas aserti kiel fakto "X estas grava homo". Bonvolu legi nian oficialan regulon pri neŭtraleco ĉi tie. Jam pli neŭtrala (sed maltaŭga) titolo estus "esperantistoj kiuj estas konsiderataj gravaj fare de iuj hazardaj vikipediistoj". Kaj aldone al tio ne vere eblas trovi fontojn, kiuj indikas, ke ĉi tiuj personoj estas "gravaj". Do ankaŭ estas problemo pri kontrolebleco en la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:36, 22 okt. 2018 (UTC)
Por: ~★ nmaia d 10:43, 22 okt. 2018 (UTC)
Por: Samkiele, estas aliaj artikoloj. Ili estas generale kreitaj de Crosstor, Zetey k Zetey2. "Grava" k "fama" estas subjektivaj kriterioj. Vidu ankaŭ VP:NKAT#Subjektivaj kriterioj. --Salatonbv (diskuto) 04:14, 28 okt. 2018 (UTC)
- "Listo de gravaj personoj de..." (ekz Listo de gravaj personoj de Sighetu Marmației)
- "Listo de famuloj naskiĝintaj en..." (ekz Listo de famuloj naskiĝintaj en Pest)
Kontraŭ: Tiuj listoj helpas la orientiĝon! La problemo estas tio, ke mankas videbla diferenco inter gravuloj kaj negravuloj. Similaj listoj troviĝas ekzemple en hungara Vp: hu:Híres miskolciak listája, tamen neniu volas forigi ilin. En interreto mi ĉerpas temojn el similaj paĝoj ekz. [1] (=Famaj homoj). Tiuj artikoloj estas valoraj. Kritiki kaj forigi estas facile, male krei estas pena laboro. (Noto:kelkfoje mi metis noton: la listo estis kreita el artikoloj aperintaj en Vp, do estas blua listo, ne ruĝa listo.)--Crosstor (diskuto) 04:52, 28 okt. 2018 (UTC)
- @Crosstor: Vi akceptas, ke mankas videbla diferenco inter gravuloj kaj negravuloj.--Salatonbv (diskuto) 15:32, 28 okt. 2018 (UTC)
- Nature mi akceptas! Same kiel vitro ne havas fandopunkton.--Crosstor (diskuto) 03:38, 29 okt. 2018 (UTC)
- Se mankas videbla diferenco inter gravuloj kaj negravuloj, ni povas meti ajnajn esperantistojn en ĉi tiun liston, kaj neniu povas plendi pri tio. Ĉu eble pli taŭga titolo ne estus "Listo de esperantistoj"? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:00, 1 nov. 2018 (UTC)
- La listo estu pluradektebla, sed tute ne forigita.--Crosstor (diskuto) 05:59, 2 nov. 2018 (UTC)
- Se mankas videbla diferenco inter gravuloj kaj negravuloj, ni povas meti ajnajn esperantistojn en ĉi tiun liston, kaj neniu povas plendi pri tio. Ĉu eble pli taŭga titolo ne estus "Listo de esperantistoj"? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:00, 1 nov. 2018 (UTC)
- Nature mi akceptas! Same kiel vitro ne havas fandopunkton.--Crosstor (diskuto) 03:38, 29 okt. 2018 (UTC)
Por: Vere gravaj esperantistoj simple estas multe menciitaj en Esperanto-historiaj paĝoj. Vi povas facile trovi ilin se vi interesiĝas pri nia historio. Warddekock 14:52, 1 nov. 2018 (UTC)
Alternativa propono:
- La kategorio "Gravaj esperantistoj" restu.
- En ĝi ne estu unuopaj artikoloj, sed nur subkategorioj.
- La subkategorioj povas esti, ekz-e: Esperanto-verkistoj, Akademianoj, UEA-estraranoj, Familio de Zamenhof, kaj simile. Nur tiaj kategorioj kie ekzistas objektivaj kriterioj por inkluzivi aŭ ne.
- Eble oni kreu aldonan subkategorion "Esperanto-pioniroj" se oni sukcesas difini iujn objektivajn kriteriojn por inkluzivado.
Sincere, Moldur (diskuto) 08:26, 29 okt. 2018 (UTC)
- Mi ne akceptas tiun alternativan proponon. Ĉu vi havas fonton pri tio, ke AdE-ano aŭ UEA-estrarano nepre estas fama esperantisto? Kaj ĉu ĉiuj familianoj de Zamenhof eĉ estis esperantistoj? La kategorion pri pioniroj oni forigis ĝuste antaŭ kelkaj monatoj pro la sama kialo. La vorto "fama" ne taŭgas en titolo de artikolo ĉe Vikipedio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:00, 1 nov. 2018 (UTC)
Por: Mi ne vidas min en la listo de gravaj esperantistoj kaj trovas tion ĉi maljusta. Por mi ne ekzistas pli grava esperantisto ol mi. Ĉu tio ĉi bone ilustras kiom subjektiva estas la ideo de grava aŭ negrava esperantisto? Oni povas havi kategoriojn kiel "Famaj esperantistoj", "Influaj esperantistoj", "Riĉaj esperantistoj" ktp kaj inventi pli malpli objektivajn kriteriojn por aparteno al tiuj kategorioj. Sed por "Gravaj esperantistoj" tiaj kriterioj principe ne eblas.--Goren (diskuto) 14:27, 6 feb. 2019 (UTC)
- Artikolo
- BIOTTI Card Clothing (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas fuŝa memreklamado, ne ekzistas en itala aŭ angla versioj, kaj estas fuŝa traduko kaj verkado, oni ne scias ĉu temas pri vesto, aŭto aŭ karto.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 23:10, 27 mar. 2019 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- laŭ VP:FARG72 (diskuto)
- Artikolo
- Cesa 1882 (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar aspektas fuŝa memreklamado, ne ekzistas en itala aŭ angla versioj, kaj estas fuŝa traduko kaj verkado. En angla vikipedio tio estas modelo de aŭtoj kaj en itala estas nur simpla aludo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 22:45, 8 apr. 2019 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- Semajno pasis, neniu kontraŭis.RG72 (diskuto)
Komento: Kiel trakti la remetitan artikolon? Ĉu denove forigi aŭ plibonigi? --Tlustulimu (diskuto) 08:39, 27 dec. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Levata del Sole (Bazzi) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar aspektas fuŝa aŭtomata traduko, ekzistas nur en tri aliaj versioj, kaj en ĉiuj intervenis la sama anonima vikipediisto, pro kio mi petas ankaŭ forbari lin ĝis oni povos kontakti kun li.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 10:45, 9 apr. 2019 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- semajno pasis, neniu kontraŭis.RG72 (diskuto)
- Artikolo
- Fuckme you (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Evidenta vandalaĵo, kurioze en preskaŭ perfekta Esperanto, tamen vandalaĵo, pro kio mi petas forbari la anoniman komputilon, kies posedanto fakte estis ankaŭ ĉikanante ĵusan artikolon.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 10:45, 9 apr. 2019 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- Tujforigenda vandalaĵo.RG72 (diskuto)
Malnovaj informkestoj pri urboj
[redakti fonton]- Artikoloj
- Ŝablono:Rusia urbo gm (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Rusurbo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Informkesto rusia urbo (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- Ne plu uzataj malnovaj informkestoj. Pli moderna Ŝablono:Informkesto urbo uzas informon el Vikidatumoj.
- Uzanto
- Yurij Karcev (diskuto) 08:22, 21 apr. 2019 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- Teknika forigo.RG72 (diskuto) 09:18, 21 apr. 2019 (UTC)