Viktor Massányi
Viktor Massányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1967 en Uĵhorodo |
Morto | 22-an de januaro 2016 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Ukrainio Sovetunio |
Alma mater | Uzhhorod State Music School named after Desidery Zador (en) (–1986) Muzikakademio Franz Liszt (–1995) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Viktor Massányi [maŝAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Massányi Viktor estis hungara operkantisto (baritono).
Viktor Massányi[1] naskiĝis la 8-an de decembro 1967 en Uĵhorodo (Sovetunio, Ukrainio), li mortis la 22-an de januaro 2016 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Viktor Massányi apartenis al la hungara minoritato en Sovetunio. Li maturiĝis en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1986, poste li akiris diplomon en konservatorio en Debrecen apartenanta al la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 1995. Lia ĉefinstruisto estis Éva Mohos Nagy. Pli frue en 1993 li debutis en Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1994–1997 li estis membro de Nacia Teatro (Pécs), inter 1997-2000 de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste de Popola Operejo de Vieno. Ekde 2003 li estis liberprofesiulo. Li turneis tutmonde kaj li kantis ankaŭ oratoriojn.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán (opero) — banuso Petúr; reĝo Endre
- Charles Gounod: Faŭsto (opero) — Valentin
- Joseph Haydn: Die Schöpfung — Adamo
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro — grafo Almaviva
- Die Zauberflöte — Papageno
- Giacomo Puccini:
- Manon Lescaut — leŭtenanto Lescaut
- Madama Butterfly — Sharpless
- La Bohème — Marcello
- Gioachino Rossini:
- La barbiro de Sevilo — titolrolo
- La Cenerentola — Dandini
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto — titolrolo
- La traviata — Georges Germont
- Makbeto (opero) — titolrolo
- Nabucco — titolrolo
- I Vepri Siciliani — Guido di Monforte
- Simon Boccanegra — titolrolo
- La Forto de la Destino – Don Carlo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto kaj video
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun roloj