Éva Mohos Nagy
Éva Mohos Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1948 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto universitata instruisto voĉa instruisto |
Éva Mohos Nagy [mohoŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mohos Nagy Éva estis hungara operkantisto (tenoro), muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Szűcs Lajosné.
Éva Mohos Nagy[1][2] naskiĝis la 2-an de marto 1948 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Mohos Nagy aĝis 7, kiam ŝi komencis lerni pianadon. Ŝi akiris pianistan-pedagogian diplomon en Muzikarta Altlernejo de Szeged, ŝia ĉefinstruisto estis György Sinkó. Post la diplomo ŝi instruis pianadon 4 jarojn en Jászberény, poste ŝia edzo ekhavis statuson en Debrecen, tial ili translokiĝis al tiu urbo en 1974. Ŝi ricevis instigojn pri kantado, en la sekva jaro ŝi debutis en la Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝi instruis en muziklernejo en Debrecen inter 1983-1997, sed en 1984 ŝi ricevis kantistan trejnadon en Vieno helpe de ŝtata stipendio. Ŝi akiris operkantistan-pedagogian diplomon en Muzikarta Altlernejo de Debrecen en 1992, ŝia ĉefinstruisto estis Endre Zádor. Post la dua diplomo ŝi ekinstruis ankaŭ en la altlernejo. En 2004 ŝi akiris sciencan gradon DLA en la sama loko, tamen jam en rango universitato. Ekde 2005 ŝi estis katedrestro ĝis la emeritiĝo en 2018. Dum instruado ŝi kontinue kantis en la Teatro Csokonai, eĉ ŝi kantis en aliaj provincaj teatrejoj, ankaŭ eksterlande. Ŝi ricevis premiojn inter 1987-2019 kaj havis la titolon "eterna membro de la teatro" (1996). Ŝi edziniĝis kaj naskis.
Ŝia opera repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ludwig van Beethoven: Fidelio — Leonora
- Georges Bizet: Carmen (opero) — Mercedes
- Ferenc Erkel: Hunyadi László — Erzsébet Szilágyi; Mátyás Hunyadi
- Zoltán Kodály: Háry János — Mária Lujza
- Ferenc Lehár: A mosoly országa — Lisa
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — Donna Elvira
- Die Zauberflöte — Pamina; Papagena; unua damo; dua damo
- La geedziĝo de Figaro — Marcellina
- Giacomo Puccini:
- Tosca — titolrolo
- Madama Butterfly — Co-Ĉo-San
- La Bohème — Musette
- Gianni Schicchi — Lauretta; Ciesca
- Emil Petrovics: C’est la guerre — virino
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Leonora
- Un balo in Maschera – Amelia
- Aida — titolrolo
- Don Carlo – reĝino Elizabeta
- La Forto de la Destino — Doña Leonora di Vargas
- Rigoletto — Gilda
- Nabucco — Abigaille
Ŝia oratoria repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ludwig van Beethoven: 9-a simfonio
- Wolfgang Amadeus Mozart: Requiem
- Zoltán Kodály: Budavári Tedeum
Ŝia publikaĵo
[redakti | redakti fonton]- A Debreceni Operatársulat születése és fejlődése (2012)
Ŝiaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva intervjuo