Viktor Róna
Aspekto
Viktor Róna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Róth Győző |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1936 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de januaro 1994 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-6-57/1 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Zoltán Róna (en) |
Okupo | |
Okupo | koreografo |
Viktor RÓNA, hungare Róna Viktor estis hungara baletisto, baletestro kaj koreografo.
Viktor Róna naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1936 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de januaro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Viktor Róna lernis baleton en Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste en la Ŝtata Baleta Instituto, fine en Leningrado en 1959. Li komencis sian karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo, inter 1974-1980 en Norvegio, poste en Parizo kaj Milano. En Cannes li instruis, foje ankaŭ en aliaj urboj. Li estis ankaŭ koreografo. Lia ofta partnero estis Adél Orosz (baletisto). Li ricevis premion Kossuth en 1965, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Leonid Lavrovskij: Giselle, - Albert
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: La Nuksrompilo - Princo; Romeo kaj Julieta - Benvolio
- Gyula Harangozó: A fából faragott királyfi (Reĝido skulptita el ligno) - titolrolo
- László Seregi: Spartacus - titolrolo
- en 4 filmoj li roladis
Liaj koreografiaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: La Nuksrompilo