Villabrágima
Villabrágima | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47820 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 034 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 50′ N, 5° 7′ U (mapo)41.825277777778-5.1113888888889Koordinatoj: 41° 50′ N, 5° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 726 m [+] | ||
Areo | 67 km² (6 700 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villabrágima [+] | |||
Villabrágima [biljaBRAĥima] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villabrágima estas etimologie komprenebla kiel Urbo de Ibrahim el la vulgarlatina villa kaj la araba إبراهيم (Ibrāhīm) «Ibrahim».[1]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villabrágima kaj Villaesper, okupas totalan areon de 67,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 044 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn el la 1996 je la absorbo de Villaesper, pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 50 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, sur la deklivaroj de la Montoj Torozos, je 9 km de Medina de Rioseco. Tra la urba kerno pasas la rivero Sequillo [seKIljo] (Seketa), kaj oni disponas de akvo por irigacio el la Kanalo de Kastilio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis iama loĝado en Romia Imperio kaj ĝis epoko de visigotoj. Oni ne certas ĉu la arabdevena loknomo datas el la epoko de la araba konkero (8-a jarcento) aŭ en postaj epokoj de alveno de mozaraboj el Al Andalus (ĝis 11-a jarcento). En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
En la proksimeco de Villabrágima okazis en Marto 1160 la batalo de Lobregal inter la fortoj de la familio Lara kun ties aliancanoj estritaj de Nuño Pérez de Lara, kaj tiuj de la familio Castro [KAStro], estritaj de Fernando Rodríguez de Castro el Castellano. Tio okazis kadre de tumultoj dum la minoritato de Alfonso la 8-a de Kastilio kaj la batalo mem rezultis en malvenko de la flanko de Lara.
En la 14-a jarcento kunvenis en Villabrágima la Infantoj de Aragono cele al organizado de milito kontraŭ la reĝo Pedro la 1-a en la Unua Interna Milito de Kastilio. Poste ankaŭ la Milito de la Komunumoj de Kastilio venis al la urbo pro la fama Razonamiento de Villabrágima de la monaĥo Fray Antonio de Guevara, kiu ludis gravan rolon en la fino de la konflikto. En 1520 Pedro Girón setligis en la urbo la kampadejon de la Komunumanoj. Fine de la 16-a jarcento, en 1599, la tuta komarko suferis pro terura epidemio de pesto, sed Villabrágima ne suferis tiom.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj tiukadre aperas ĉirkaŭaj tritikospikoj kaj internaj bildoj de bovino kaj ŝafo en la blazono. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la restaĵoj de la murego ekkonstruita en la 13-a jarcento;, la preĝejo de Sankta Maria, konstruita dum la 16-a ĝis 18-a jarcentoj kun platereskaj pordego kaj krado; la preĝejo de Sankta Ginés, konstruita dum la 16-a jarcento kun grandaj volbo kaj retablo, baptujo kun reliefo el alabastro, ktp.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Pordego de Sankta Maria.
-
Preĝejo de Sankta Ginés.
-
Preĝejo de Sankta Ginés.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 139.