Saltu al enhavo

Vincent de Chausenque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincent de Chausenque
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1781 (1781-04-09)
en Gontaud-de-Nogaret
Morto 29-an de aprilo 1868 (1868-04-29) (87-jaraĝa)
en Gontaud-de-Nogaret
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vincent DE CHAUSENQUE estis franca pireneisto, naskiĝinta la 9-an de aprilo 1781 en Gontaud (Lot-et-Garonne) kaj mortinta la 29-an de aprilo 1868 en la sama komunumo.

Post studoj ĉe la kolegio de Sorèze (Tarn), kie formiĝis lia gusto por natura historio, Chausenque eniris la inĝenieran lernejon de Metz en 1802. Du jarojn poste, kiel oficiro-topografo, li estis sendita al la Pireneoj, taskita pri la mapado de Tarbes, Lourdes kaj Barèges. Liaj unuaj ekskursoj ĉirkaŭ Barèges kaj Cauterets estis la komenco de pasio pri la pirenea montaro, kiu lin neniam forlasis. Li demisiis el la armeo en 1808 kaj iom distanciĝis de la Pireneoj ĝis 1822. De tiu dato li multigis ekskursojn laŭ la franca flanko de la montoĉeno.

Chausenque estis pli esploristo kaj amatora naturisto ol vera grimpisto. Tamen lia nomo estis donita al :