Vojnovko (kvartalo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Vojnovko (fervojstacio). |
Vojnovko (Войновка) | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Войновка | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | Kluĉi |
Situo | Vojnovko |
- koordinatoj | 57° 05′ 39″ N 65° 38′ 43″ O / 57.09417 °N, 65.64528 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625053 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Vojnovko (ruse Войновка) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bukina kampara konsilio (ruse Букинский сельсовет).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vojnovko situas en la orienta parto de Tjumeno, ĉe la Jalutorovska (Siberia) landvojo. Ĝi limas al la mikrodistriktoj Gilovo (oriente) kaj Bukino (norde). Antaŭe apud ĝi fluis rivero Vojnovko (ankaŭ nomata Kluĉi), kiu nun estas enigita je subteraj tuboj kaj surteriĝas nur en Gilova bosko.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 9 kortoj, en kiuj loĝis 14 viroj kaj 17 inoj. Vilaĝanoj kultivis 30 desjatinojn (32,7 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 30 ĉevalojn, 35 bovinojn, 40 ŝafojn, 12 kaprojn kaj 25 porkojn[1]. En la vilaĝo funkciis malgranda akvomuelejo kaj ĉevalmova griofarejo. Vilaĝanoj okupiĝis pri agrokulturo kaj hakado de arboj por brulligno, vendota al Tjumeno. Oni diris ke multaj loĝantoj de apudaj vilaĝoj dezirus transloĝiĝi al Vojnovko pro ĝia bona situo kaj proksimeco al Tjumeno[2].
En 1913 la vilaĝo apartenis al la paroĥo de la Elija-preĝejo (Tjumeno)[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 66.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60.
- ↑ Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993–2002) (ruse), p. 511. ISBN = 5930201536.