Volgaj tataroj
Volgaj tataroj | |
---|---|
![]() | |
etno | |
Tataroj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
tatara lingvo • rusa lingvo | |
Religio | |
islamo | |
Volgaj tataroj estas subetno de la tataroj, loĝanta en Volgio kaj Uralo (Rusio).
Etnogenezo
[redakti | redakti fonton]Ekzamenado de la mitakondria DNA de la volgaj tataroj montris ke genetike ili estas malpli diversecaj ol la siberiaj aŭ krimeaj tataroj. 49% de ilia genprovizo konsistigas 2 haplogrupoj — R1a-M198 kaj N1c-LLY22g. Ĉe tio R1a-M198 kovras preskaŭ komplete okcidentan duonon de Eŭrazio, kvankam plej ofta ĝi estas en Orienta Eŭropo. N1c-LLY22g renkontiĝas iom malpli ofte, ĝia larĝa zono etendiĝas de Baltio ĝis Ĉukotko, de tundro ĝis stepoj de Eŭrazio. Kombino de N1c-LLY22g kaj 11-М253 propras al multaj popoloj de Volgio, Uralo kaj la Orienteŭropa ebenaĵo. 23% de la genprovizo apartenas al mediteraneaj kaj okcidentaziaj haplogrupoj (E1b1b1-M35; G2a-P15; I2a-P37.2; J2-M172). Al la orientaj haplogrupoj (С3-М217; О3-М122; Q-М242) apartenas malpli ol 5%[1].
Evidente la 2 dominantaj haplogrupoj devenas de finno-volga kaj finno-perma loĝantaro de Volgio kaj Uralo. La suda komponanto supozeble estas sekvo de migrado de Kaŭkazio, dum de Centra Azio venis ne multaj migrintoj. Subgrupoj de la volgaj tataroj (kazanaj tataroj, miŝaroj kaj krjaŝenoj) havas same altan (pli ol 60%) kontribuon de la samaj haplogrupoj: I1-M253; N1c-LLY22g; R1a-M198, kio propras al la popoloj de Uralo, Volgio kaj norda parto de Orienta Eŭropo. Supozeble tio estas heredaĵo de antaŭtjurka aŭtoĥtona loĝantaro de la regiono. Kontribuo de la suda komponanto (E1b1b1-M35; G2a-P15; I2a-P37.2; J1-M267; J2-M172) ĉe la kazanaj tataroj estas 15%, ĉe la miŝaroj 23%, ĉe la krjaŝenoj 29%. En la suda komponanto ĉe la kazanaj tataroj dominas haplogrupo I2a-P37.2 (ofta en Orienta Eŭropo kaj Mediteraneo), ĉe la krjaŝenoj dominas haplogrupoj G2a-P15 kaj J2-M172 (venintaj de Okcidenta Azio: G2a-P15 dominas en Okcidenta Kaŭkazio, J2-M172 pli oftas en Orienta Kaŭkazio), ĉe la miŝaroj dominas haplogrupoj E1b1b1-M35 (Mediteraneo, Suda Eŭropo, Anatolio) kaj J2-M172 (Kaŭkazio, Okcidenta Azio). La komponanto devena de Centra Azio (haplogrupoj C3-M217; O2-P31; ОЗ-М122) ĉe la kazanaj tataroj okupas nur 1%, ĉe la miŝaroj 3%, ĉe la krjaŝenoj 6%[2].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Балановская, Е. В.; Агджоян А. Т., Жабагин М. К., Юсупов Ю. М., Схаляхо Р. А., Долинина Д. О., Падюкова А. Д., Кузнецова М. А., Маркина Н. В., Атраментова Л. А., Лавряшина М. Б., Балановский О. П. (2016). “Татары Евразии: своеобразие генофондов крымских, поволжских и сибирских татар”, Вестник Московского университета. Серия 23. Антропология (ru) (3), p. 78–79. Alirita 2025-02-19..
- ↑ Балановская, Е. В.; Агджоян А. Т., Жабагин М. К., Юсупов Ю. М., Схаляхо Р. А., Долинина Д. О., Падюкова А. Д., Кузнецова М. А., Маркина Н. В., Атраментова Л. А., Лавряшина М. Б., Балановский О. П. (2016). “Татары Евразии: своеобразие генофондов крымских, поволжских и сибирских татар”, Вестник Московского университета. Серия 23. Антропология (ru) (3), p. 78–79, 81–82. Alirita 2025-02-19..