Wendy Carlos
Wendy Carlos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Walter Carlos |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1939 (85-jaraĝa) en Pawtucket |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Brown Universitato Kolumbio |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikproduktisto filmkomponisto |
Verkoj | Switched-On Bach |
TTT | |
Retejo | http://www.wendycarlos.com |
Wendy CARLOS [ŭendi karlos] (naskiĝis la 14-an de novembro 1939 en Pawtucket, Rod-Insulo kiel Walter CARLOS) estas usona komponisto kaj elektronikmuzikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Carlos komencis ludi pianon en la aĝo de ses jaroj kaj jam frue montris talenton por natursciencoj, kaj meritis premion por memkonstruita komputilo. Ŝi studis komence muzikon kaj fizikon ĉe universitato Brown University en Providenco, poste kompozicion ĉe la unua centro por elektronika muziko ĉe Universitato Kolumbio en Novjorko ĉe Otto Luening kaj Vladimir Ussachevski.
Wendy Carlos estas unu el la unuaj famaj interpretistoj de elektronika muziko. Switched-On Bach, kiu enhavis elektronike generitajn versiojn de verkoj de Johann Sebastian Bach, estis unu el la unuaj sonproduktaĵoj, kiuj utiligis sintezilojn anstataŭ orkestro. Kiel asistanto de Robert Moog ĉe la evoluigo de liaj unuaj aĉeteblaj sinteziloj Carlos povis antaŭenigi la teknikon de sonsintezo. Switched-On Bach fariĝis la ĝis nun plej bone vendita sondiskalbumo de klasika muziko.
Wendy Carlos estas transgenrulo. En 1972 ŝi havis sekskongruigan operacion kaj en 1979 ŝi ŝanĝis sian nomon. La unua sondisko, kiun ŝi publikigis sub la nomo Wendy nomiĝas Switched-on Brandenburgs.
Sur Beauty In the Beast el 1986 Wendy Carlos eksperimentis per ekstreme novaj agordoj. Unu el la gamoj, kiun ŝi evoluigis por la albumo, enhavas ekz. 144 tonojn por okto.
En 2005 ŝi ricevis de SEAMUS la premion Lifetime Achievement Award.
Diskografio
[redakti | redakti fonton]- Walter Carlos: Switched-On Bach (1968)
- Walter Carlos: The Well-Tempered Synthesizer (1969)
- Walter Carlos: Sonic Seasonings (1972)
- Walter Carlos: A Clockwork Orange (filmmuziko, 1972)
- Walter Carlos: Switched-on Bach II (1974)
- Walter Carlos: By Request (1975)
- Wendy Carlos: Switched-on Brandenburgs (1979)
- Wendy Carlos: The Shining: Score Selections (filmmuziko, 1980)
- Wendy Carlos: Tron (filmmuziko) (1982)
- Wendy Carlos: Digital Moonscapes (1984)
- Wendy Carlos: Beauty In the Beast (1986)
- Wendy Carlos: Land of the Midnight Sun (1986)
- Wendy Carlos: Secrets of Synthesis (1987)
- Wendy Carlos: Peter and the Wolf (1988, kun "Weird Al" Yankovic)
- Wendy Carlos: Switched-On Bach 2000 (1992)
- Wendy Carlos: Tales of Heaven and Hell (1998)
- Wendy Carlos: Switched-On Boxed Set (1999)
- Wendy Carlos: Switched-On Boxed Set - Highlights (1999)
- Wendy Carlos: Woundings (filmmuziko) (2004)
- Wendy Carlos: Rediscovering Lost Scores I (2005, antaŭe nepublikigitaj partoj de la filmmuziko de A Clockwork Orange kaj The Shining)
- Wendy Carlos: Rediscovering Lost Scores II (2005, antaŭe nepublikigitaj partoj de la filmmuziko interalie de The Shining kaj TRON)