Wiedlisbach
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wiedlisbach (stacidomo). |
Wiedlisbach | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Wangen |
Geografia situo | CH1903: 615751 / 233475 (mapo)47.2527.6467Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 39′ O; CH1903: 615751 / 233475 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2167 |
Areo | 7,50 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4537 |
Komunumkodo | 0995 |
Wiedlisbach estas historia urbeto kaj estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2167 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wiedlisbach situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso, sur ebenaĵo norde de la rivero Aro. La komunumo konsistas el la historia urbeto Wiedlisbach, la vilaĝeto Dettenbühl kaj la setlejoj Rütihof, Wehribach, Walki, Niederfeld kaj Einisfeld.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,50 km², de kiuj 28,5% estas kovritaj de arbaro, 48,4% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wiedlisbach limas en nordo al Rumisberg, en nordoriento al Oberbipp, en sudoriento al Walliswil ĉe Niederbipp, en sudo al Wangen ĉe Aro, kaj en okcidento al Attiswil.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Wiedlisbach pasas la kantona ĉefvojo 5 respektive 12 de Olten respektive Bazelo al Soloturno. En sudo tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo disponas pri propra alvetureblo. Krome de Wiedlisbach kondukas konekta vojo tra Wangen al kantona ĉefvojo n-ro 1. Tra la komunumo pasas tramlinio de Niederbipp al Soloturno kun stacidomo sur la komunuma teritorio kaj buslinio de Farnen al Wangen.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio de Wiedlisbach kiel urbo datiĝas el la jaro 1275. En la jaro 1396 la urbeto ricevis la rajton organizi semajnan merkaton.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wiedlisbach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Malnova urbocentro de Wiedlisbach
-
Domoj de la malnova urbo kun restaĵo de la urbomuro
-
Alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 apud Wiedlisbach
|