Wilhelm Dieckvoß
Wilhelm Dieckvoß | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Wilhelm Dieckvoß |
Dato de naskiĝo | 5-a de oktobro 1908 |
Naskiĝloko | Hamburgo |
Dato de morto | 31-a de decembro 1982 |
Mortoloko | Hamburgo |
Aĝo je morto | 74 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Germanio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Wilhelm Dieckvoß (naskiĝis la 5-an de oktobro 1908 en Hamburgo, mortis la 31-an de decembro 1982 en Hamburgo) estis germana astronomo.
Li lernis pri matematiko, fiziko kaj astronomio en Hamburgo de 1927 kaj prezentis sian disertaĵon "Photographisch-Photometrische Untersuchungen über die Atmosphärische Extinktion[1]" en 1934. Li laboris en la Observatorio de Hamburgo-Bergedorf kiel helpanta profesoro kaj honora profesoro eĉ post sia emeritiĝo en 1975.
Esploroj
[redakti | redakti fonton]Siaj esploroj temis pri astrometrio, propra movo de la steloj, rotacio de la galaksioj kaj de la lakta vojo, (determino de la konstanto de Ort), la movo de la sunsistemo en la lakta vojo, la variantaj steloj, la astrometrio de la asteroidoj, de la kometoj kaj de Plutono, kontrolo de la devojo de la lumo pro la suna maso, la determino de la lumrapido, la kosmologio.
Li laboris pri de la stelaj katalogoj AGK2 kaj AGK3, fotografiante la tutaĵon de la videbla ĉielo de Hamburgo. Li ricevis precizajn poziciojn de ĉ. 300 000 stelo[2].
4297 Eichhorn | 19-a de aprilo 1938 |
(5927) 1938 HA |
Li malkovris du asteroidojn. La asteroido 1706 Dieckvoss estis nomita en lia honoro.