Wojciech Kilar
Wojciech Kilar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wojciech Kilar |
Naskiĝo | 17-an de julio 1932 en Lvivo, Lwów Voivodeship, Dua Pola Respubliko |
Morto | 29-an de decembro 2013 (81-jaraĝa) en Katowice |
Mortokialo | Cerba kancero |
Tombo | Cemetery on Sienkiewicza Street in Katowice (en) |
Lingvoj | pola |
Loĝloko | Lvivo • Krosno • Rzeszów • Darmstadt • Parizo • Jasna Góra • Katowice |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Academy of Music in Katowice (en) (1950–1955) École secondaire de musique d'État Karol Szymanowski (fr) (1948–1950) |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patrino | Neonilla Kilar-Krzywiecka (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto filmkomponisto pianisto universitata instruisto |
Verkoj | Angelus Prelude and Christmas carol Q2275854 Eliro Krzesany Kościelec 1909 Hoary Fog Orawa Missa pro pace Symphony No. 3 Symphony No. 2 Symphony No. 5 |
TTT | |
Retejo | http://wojciechkilar.pl/ |
Wojciech Kilar (naskiĝis la 17-an de julio 1932 en Lvovo, mortis la 29-an de decembro 2013 en Katowice, Pollando) estis pola komponisto de klasika kaj filmmuziko.
Vivo kaj verkaro
[redakti | redakti fonton]Inter la jaroj 1950 kaj 1955, Wojciech Kilar studis porpianan komponadon en la muzika akademio Katowice, poste ĝis 1958 en la konservatorio de la muzika akademio Krakovo kaj de 1959 ĝis 1960 en Parizo ĉe Nadia Boulanger. En la jaro 1957 li partoprenis en la internaciaj feriokursoj por moderna muziko en Darmstadt, Germanio. Li ricevis multajn premiojn pro sia verkaro kaj kun Krzysztof Penderecki kaj Henryk Mikołaj Górecki konsistigas la avangardon de la pola arto de la 1960-aj jaroj. Aparte konatiĝis lia orkestra verko Krzesany (montogrimpado) el la jaro 1974. Liaj konĉertaj verkoj estas kunmetaĵoj el sonaj elementoj kaj melodieroj, parte ankaŭ enplektitaj simplaj melodioj kvazaŭ el popolaj kanzonoj. Formale, aparte la verkoj Krzesany kaj Orawa ŝajnas ritme antaŭenpuŝantaj ripetaĵoj, ne malsimile de la tiel nomata "muzika minimumismo".
Dum la lastaj tridek jaroj li aparte famiĝis pro la komponado de la muziko por multaj kinejaj filmoj, en Pollando kaj aliaj landoj de Eŭropo, sed pli kaj pli ankaŭ en Holivudo, kie li interalie kunlaboris kun la reĝisoro kaj produktisto Roman Polański. Pro sia muziko por la filma dramo "La Pianisto" de Roman Polański li ricevis la francian kinan premion "César", krome inter la jaroj 2000 kaj 2006 li kvar fojojn honoriĝis per la pola filma premio. Daŭre tamen li ankaŭ publikigas simfonian muzikon kaj pliajn klasikajn porkonĉertajn verkojn.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Instrumenta muziko
[redakti | redakti fonton]- 1955 simfonio por arĉinstrumentoj
- 1956 konĉerta simfonio por piano kaj orkestro
- 1974 Krzesany por orkestro
- 1976 Kościelec 1909 poezia simfonio por orkestro
- 1988 Orawa por arĉinstrumenta orkestro
- 1988 korusa antaŭludo por arĉinstrumenta orkestro
- 1994 Rekviemo por Kolbe por orkestro
- 1997 porpiana konĉerto
Soloaj, korusaj kaj orkestraj verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1981 Exodus (biblia libro "eliro") por miksita koruso (SATB) kaj orkestro
- 1983 Victoria por miksita koruso (SATB) kaj orkestro
- 1984 Anĝeluso je la teksto de Ave Maria por soprano, miksita koruso (SATB) kaj orkestro
- 2000 Missa pro pace ("porpaca meso") por soloistoj (SATB), miksita koruso (SATB) kaj orkestro
Porteatra muziko (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1957 – Dantons Tod ("morto de Danton") de Georg Büchner por la Silezia Teatro en Katowice
- 1963 – The Tragedy of Antony and Cleopatra ("La tragedio de Antonio kaj Kleopatra") de William Shakespeare por la Teatro de Łódź
- 1965 – Henry IV ("Henriko la 4-a") de William Shakespeare por la Malnova Teatro en Krakovo
- 1966 – La Trojaninoj de Eŭripido por la Schlesischen Teatro en Katowice
- 1967 – Hamlet de William Shakespeare por la Mickiewicz-Teatro en Częstochowa
- 1972 – Три сестры (Tri sestrij, "Tri fratinoj") de Anton Ĉeĥov por la Teatro en Sosnowiec
- 1979 – One Flew Over the Cuckoo's Nest ("Iu flugis super la kukola nesto") de Dale Wasserman por la Malnova Teatro en Krakovo - reĝisoro Krzysztof Zanussi
- 2001 – Akropolis de Stanisław Wyspiański por la Nacia Teatro en Varsovio
Porfilma muziko
[redakti | redakti fonton]- Rejs ("Vojaĝo", 1970 – reĝisoro Marek Piwowski)
- Życie rodzinne ("Familia vivo", 1971 - reĝisoro Krzysztof Zanussi)
- Perła w koronie ("Perlo en la krono", 1972 - reĝisoro Kazimierz Kutz)
- Ziemia obiecana ("La benita lando", 1974 – reĝisoro Andrzej Wajda)
- David ("Davido", germane, 1979 - reĝisoro Peter Lilienthal)
- Korczak (1990 – reĝisoro Andrzej Wajda)
- Vivo je vivo - Maximilian Kolbe (1991 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
- Dracula (angle, 1992 – reĝisoro Francis Ford Coppola)
- König der letzten Tage ("Reĝo de la lastaj tagoj", 1993 – reĝisoro Tom Toelle)
- Death and the Maiden ("Morto kaj la knabino", angle, 1994 – reĝisoro Roman Polański)
- Cwał ("galopego", 1996 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
- Portrait of a Lady ("Portreto de damo", 1996 – reĝisoro Jane Campion)
- The Colour of Life ("La koloro de vivo", 1997 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
- The Ninth Gate ("La Naŭa Pordego", 1999 – reĝisoro Roman Polański)
- Pan Tadeusz ("Sinjoro Tadeo", 1999 – reĝisoro Andrzej Wajda)
- Suplement (2002 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
- The Pianist ("La pianisto", 2002 – reĝisoro Roman Polański)
- Zemsta ("Venĝo", 2002 – reĝisoro Andrzej Wajda)
- Persona Non Grata ("Nedezirata persono", 2005 – reĝisoro Krzysztof Zanussi)
- We Own the Night ("Ni regas la nokton", 2007 – reĝisoro James Gray)
Ordenoj kaj distingoj
[redakti | redakti fonton]La 3-an de majo 2012 Wojciech Kilar ricevis la Ordenon de Blanka Aglo "pro eminentaj meritoj por la pola kulturo kaj pro samvaloraj atingaĵoj en la krea laboro".
En 2002 estis distingita per la Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta, kaj laŭ decido de prezidento Lech Kaczyński de la 19-a de novembro 2008 "pro eminentaj atingaĵoj en artisma kreado, pro popularigo de la pola kulturo enlande kaj eksterlande" estis honorigita per la Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta, per kiu estis ornamita la saman tagon en Katowice kadre de celebrado de la 90-a datreveno de la renaskiĝo de Pollando.
La 8-an de junio 2009, dum foiro Sacroexpo en Kielce, li ricevis de la manoj de ĉefepiskopo Gianfranco Ravasi la medalon Per artem ad Deum (Pere de arto al la Dio), atribuitan de la Papa Konsilio pri Kulturo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo
- Wojciech Kilar en la retejo MySpace[rompita ligilo]
- Ŝablono:DM