Saltu al enhavo

Wolfgang Müller von Königswinter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Müller von Königswinter
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1816 (1816-03-15)
en Königswinter
Morto 29-an de junio 1873 (1873-06-29) (57-jaraĝa)
en Bad Neuenahr
Tombo Melaten-Friedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Hans Müller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto-verkisto
politikisto
kuracisto
poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
busto de Wolfgang Müller en Königswinter

Wolfgang MÜLLER von Königswinter (naskiĝinta Peter Wilhelm Karl Müller la 5-an de marto 1816 en Königswinter, mortinta la 29-an de junio 1873 en Bad Neuenahr), estis germana kuracisto, politikisto kaj verkanto de naciema liriko, popularaj kantoj kaj legendoj. Lin edzigis en 1847 Emilie Schnitzler naskonte tri filojn kaj du filinojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kuracisto li frekventis inter 1827 kaj 1835 gimnazion duseldorfan kaj ŝatis jam tiam verki poemojn. En la gepatra domo li konatiĝis kun la pentristoj Andreas Achenbach, Alfred Rethel, Jakob Becker kaj Robert Reinick (ĉi lasta estis kaj poeto). En 1835 li ekstudis medicinon ĉe la Bonna universitato troviĝante en literaturaj rondoj ĉirkaŭ ka profesoroj Gottfried Kinkel kaj Karl Simrock. En 1837 amikiĝis li kun Ferdinand Freiligrath. Dum kunlaboro en 1839/40 ĉe la duvoluma antologio Rheinisches Jahrbuch für Kunst und Poesie li unuafoje - por povi distingiĝi de Wilhelm Müller, poeto el Dessau - sian pli longan verkistan nomon. En 1839 daŭrigis li la studojn en Berlino kie li doktoriĝis samjare. Tiam li estis akceptita en la cirkloj de Bettina von Arnim kaj ekkonis Franz Theodor Kugler, Joseph von Eichendorff, Karl Gutzkow kaj Heinrich Laube. Post ŝtata ekzameniĝo, Müller fariĝis en 1840 je Duseldorfo soldato kaj batalkampa ĥirurgo. En 1841 aperis lia unua poezia verko, samjare volumo de Balladen und Romanzen. En 1842 li studvojaĝe troviĝis en Parizo kie li renkontis Heinrich Heine, Georg Herwegh kaj Friedrich Dingelstedt. La patra morto revenigis lin Duseldorfon. Li transprenis la patran klientaron kaj okupiĝis pri la medicina zorgado de malriĉuloj. Supoze li faris duan vojaĝon en la francan ĉefurbon en novembro 1842, kune kun Jakob Venedey. En februaro 1842 estis ekita lia laboro por la periodaĵo "Rheinische Zeitung".

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kvankam dum Antaŭmarto sociale koloritaj poemoj evidentigis lian ŝaton de celoj de junaj germanaj poetoj kaj lia en 1846 en Darmstadt publikigita verko Bruderschaftslieder eines rheinischen Poeten malpermesiĝis en Prusujo, romantikismemo igis lin - antaŭ ĉio - populara kaj nacilaŭdanta versfaranto (Rheinfahrt, 1846; Loreley, Rheinsagenbuch, 1851; Mein Herz ist am Rheine!, 1857; Sommertage im Siebengebirge, 1867).

En leteroj interŝanĝataj inter Karl Marx kaj Friedrich Engels li estis menciita kiel konfidindulo de la ligo de duseldorfaj komunistoj. Pli intima kunlaboro iĝis kun Moses Heß, gravega rejnlanda socialisto. La revolucion de 1848 Müller ode bonvenigis per Oden an die Gegenwart. Per la fabelo Germania li atakis malvirtojn politikajn de siaj samlandanoj. Sed ankoraŭ dumrevolucie Müller retiriĝis de politika agado: tion favoris geedziĝo en 1847 kun filino de kolonja bankisto, kio finance tre lukris. Duseldorfe li estis i.a. kutima kuracisto de la familio de la komponisto Robert Schumann. En 1853 Müller transloĝiĝis Kolonjon kaj de 1857 li tute dediĉis sin al literaturaj interesoj.

Liaj poeziaĵoj ĉiam restis romantikismaj, la dramoj tro filistraj. Jam en 1842 li verkis disde Parizo arthistoriajn aferojn por la periodaĵo "Kölnische Zeitung" kaj versimile li ankaŭ skribis artajn recenzojn dum 1846 kaj 1851 por "Düsseldorfer Zeitung". Per ĉio-ĉi li alprenis la vidpunkton modernegan kaj bonvole jesis la pentre kaj grafike naskiĝanta, realisma esprimado. Estante artkritikisto de "Kölnische Zeitung" (kiun gvidis Levin Schücking) li eĉ disde Kolonjo ĉiam sentis sin hejma ene de la duseldorfa pentristaro. Sub la moderigado de Müller aperis dek ses albumoj Düsseldorfer Künstleralben (1851–67).

Kiel ne malmultaj liberaluloj el la tempo de Antaŭmarto kaj Revolucio li estis takstata prusa patrioro, dum la nova ero de Otto von Bismarck. Dum la Francia-Prusia Milito Müller denove kuracistis kaj flegis vunditajn soldatojn. Kolekton de ĉiuj verkoj (1871-76: Diĉtungen eines rheinischen Poeten) li jam ne povis fini mem. Versojn de li muzikigis i.a. Konradin Kreutzer, Heinrich Marschner kaj Robert Schumann. Lia postlasitaĵo esploreblis en la Historia Arkivo de la urbo Kolonjo.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Einsiedler von Sanssouci, 1865 (historia komedio)
  • Die Rose von Jericho, 1865 (tragedio)
  • Die Frau Commerzienräthin, 1867 (komedio)
  • Amor und Psyche, 1868 (komedio)
  • Dramatische Werke, 1872 (dramoj en ses volumoj)
  • Das Haus der Brentano, 1874 (romana kroniko)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Hütt, Wolfgang: "Müller, Wolfgang" ĉe: Neue Deutsche Biographie 18 (1997), p. 486-487

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]