Wolfgang Sartorius von Waltershausen
Wolfgang Sartorius von Waltershausen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1809 en Göttingen |
Morto | 16-an de marto 1876 (66-jaraĝa) en Göttingen |
Tombo | Stadtfriedhof Göttingen (mul) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato de Göttingen |
Familio | |
Patro | Georg Friedrich Sartorius (mul) |
Infano | August Sartorius von Waltershausen (mul) |
Okupo | |
Okupo | geologo vulkanologo universitata instruisto mineralogo astronomo |
Wolfgang Sartorius Freiherr von Waltershausen (17a de decembro, 1809 – 16a de marto, 1876) estis germana geologo.
Waltershausen naskiĝis en Gotingeno kaj edukiĝis en la Universitato de Gotingeno. Tie li dediĉis atenton al fizikaj kaj naturaj sciencoj, kaj partikulare al mineralogio.[1] Waltershausen estis nomita Wolfgang laŭ Johann Wolfgang von Goethe, kiu estis amiko de liaj gepatroj.
Dum veturo en 1834-1835 Waltershausen faris serion de magnetismaj observoj en variaj partoj de Eŭropo. Li poste dediĉis atenton al detala esplorado de la vulkano de la Monto Etna, en Sicilio, kaj faris tiun laboron kun kelkaj interrompoj ĝis 1843 inklude kun Christian Heinrich Friedrich Peters. La ĉefa rezulto de tiu iniciato estis lia granda Atlas des Ätna (1858–1861), en kiu li distingis la lafo-fluejojn formitajn dum la postaj jarcentoj.
Post sia reveno el la Monto Etna, Waltershausen vizitis Islandon, kaj poste publikigis Physisch-geographische Skizze von Island (1847), Über die vulkanischen Gesteine in Sizilien und Island (1853), kaj Geologischer Atlas von Island (1853). Dume, li estis nomumita profesoro de mineralogio kaj geologio en Gotingeno, kaj tenis tiun postenon dum preskaŭ tri dek jaroj, ĝis sia morto.
En 1866 Waltershausen publikigis gravan eseon titolitan Recherches sur les climats de l'époque actuelle et des époques anciennes; en tiu li esprimis sian kredon ke la Glaciepoko rilatas al formado de la Tersurfaco.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Waltershausen, Wolfgang Sartorius, Baron von". Encyclopædia Britannica. 28 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 297.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Anglalingva traduko el la libro de Waltershausen pri Gauss, Gauss zum Gedächtnis, 1856.
- [1] - Retejo de la mineralo satorito
- [2] - 2a Retejo de la mineralo satorito
- [3] - Gauss's Day of Reckoning: A famous story about the boy wonder of mathematics has taken on a life of its own, Brian Hayes]