Saltu al enhavo

Your Computer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Your Computer
revuo
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Britio
Publikigisto IPC Electrical-Electronic Press
Establodato 1981
Ĉesigita publikado 1988
ISSN 0263-0885

vdr

Your Computer (esperante Via Komputilo) estis brita komputila magazino publikigita ĉiumonate de 1981 ĝis 1988[1]. Ĝi celis la kreskantan merkaton de hejmkomputiloj. En certa momento la magazino estis, laŭ si mem, "la plej bone vendata hejma komputila revuo en Britio". Ĝi ofertis subtenon por larĝa gamo de komputilaj formatoj, kaj inkludis novaĵojn, mane kopieblajn programojn kaj recenzojn pri programaro kaj aparataro.

Aparataraj recenzoj de Your Computer estis rimarkindaj pro la inkludo de plejmultaj mikrokomputiloj aperintaj dum la fruaj 1980-aj jaroj, ekzemple BBC Micro, Acorn ElectronZX Spectrum.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "List of all general computer magazines", BBC Micro. Arkivigite je 2012-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]