Saltu al enhavo

Zaho de Sagazan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaho de Sagazan
Zaho de Sagazan dum koncerto en Nort-sur-Erdre, 5-a de julio 2024.
Zaho de Sagazan dum koncerto en Nort-sur-Erdre, 5-a de julio 2024.
Bazaj informoj
Naskonomo Zaho Mélusine Le Moniès de Sagazan
Naskiĝo 28-an de decembro 1999 (1999-12-28) (24-jaraĝa)
en Saint-Nazaire, Loire-Atlantique
Deveno Francio
Ĝenroj Popmuziko, Elektronika muziko
Instrumentoj Sinteziloj, Klavaroj
Aktivaj jaroj 2021 - nuntempo
Eldoninto Virgin Records
Retejo www.zahodesagazan.store
vdr

Zaho de Sagazan (nasknome Zaho Mélusine Le Moniès de Sagazan), naskiĝis la  28-an de decembro 1999 (nun 1999-12-28) en Saint-Nazaire[1], estas franca aŭtoro, komponisto kaj muzikisto. Ŝi famiĝis pro la sukceso de sia unua albumo "La symphonie des éclairs" ("La simfonio de l'fulmoj") eldonita en marto de 2023. En februaro de 2024, ŝi gajnis kvar premiojn de la franca muzika premceremonio Les victoires de la musique, el kiuj, tiuj de la plej bona kanto kaj tiu de la plej bona albumo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zaho de Sagazan naskiĝis la 28-an de decembro 1999 en Saint Nazaire, ŝi estas filino de artisto kaj instruistino. Dum sia infanaĝo en Saint Nazaire ŝi multe praktikis dancadon, ĝis sep horoj ĉiusemajne[2]. Ŝi studis en Nanto administradon, laboris dum unu jaro en maljunulejo kiel ĉiutaga helpanto[3], poste ekkarieris muzikartiste en 2015, publikigante muzikajn refojojn kaj proprajn komponaĵojn ĉe Instagram, kaj koncertis unuafoje en 2016 en Saint Nazaire.

Ekde 2021, ŝi partoprenis multajn francajn muzikajn festivalojn kaj publikigis sian unuan ŝlagreton Suffisamment. En 2023 eldoniĝis ŝia unua albumo "La symphonie des Eclairs" kiu subite famigis ŝin kaj havigis al ŝi multajn premiojn[4]. En majo 2024, ŝi kantis kadre de la malferma ceromonio de la festivalo de Cannes[5], poste, en aŭgusto, kadre de la ferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2024[6].

Politikaj engaĝiĝoj

[redakti | redakti fonton]

La unua de julio 2024, ŝi partoprenis karitatan koncerton favore al humanitara helpo en Gazao[7]. La morgaŭon, ŝi forte kritikis la televidprezentiston ekstremdekstreman Cyril Hanouna ĉe sociaj retoj, denuncante "demonecigon de maldekstremo kaj maldemonecigon de ekstremdekstremo fare de amaskomunikiloj de kelkaj semajnoj, ege abominendan"[8]. Samtempe, ŝi deklaris sian subtenadon al la Nouveau Front Populaire ("Nova Popola Fronto", maldekstrema koalicio), kaj sian kontraŭon al la Nacia Kunveno[9]. Konsekvence, pluraj radiostacioj de la firmaego Bolloré, kies majoritata akciulo estas la ekstremdekstrema komercisto Vincent Bolloré, decidis malprogrami la radioelsendon de ŝiaj kantoj[10].

Post ĉi tiu malprogramado, preskaŭ sescent artistoj defiis Vincent Bolloré en malferma letero[11]. La priaj kanaloj kontestis tiun prezenton de la faktoj, elvokante "novan orientiĝon de muzika identeco, favorante pli ritman, festan kaj ĝojan programadon" kaj la "finon de kariero" de la kanto "La Symphonie des éclairs"[12].

Zaho de Sagazan dum koncerto en julio 2024

La artisto konsideras sin ŝatanto pri elektronika muziko de la 1980-aj jaroj, de krautrock ĝis darksynth, dum ŝi estas nutrita de francaj kantoj, ĉefe de Jacques Brel kaj Barbara[13].
Zaho de Sagazan estas hipersentema, temo kiun ŝi diskutas en la kantoj "La Symphonie des éclairs" kaj "Tristesse". Ŝi deklaris prie: "Iun tagon, mi malkovris muzikon, kaj mi konstatis, ke ploregante sur mia piano, tio faris al mi multe da bono, ke tio vundis neniun kaj ĉefe tio donis belajn kantojn. Mi konstatis, ke tio, kion mi pensis, kiel mia plej granda difekto en la vivo, estis finfine mia plej granda kvalito [...] Esti sentema estas vivi, kaj oni neniam estas tro vivantaj"[14].

  • 2023 La symphonie des éclairs

Premioj kaj honorigoj

[redakti | redakti fonton]
  • 2022 : Premio Chorus de la departemento Hauts-de-Seine.
  • 2023 : Premio Joséphine.
  • 2023 : Premio Francis-Lemarque de la revelacio (SACEM) 56.
  • 2024 : Premio de la « meilleure artiste émergente européenne de l’année 2023 » et publika premio dum la Music Moves Europe Talent Awards de la festivalo Eurosonic de Groningo.
  • 2024 : Q d'or de la muzika revelacio ĉe TMC.
  • 2024 : Victoires de la musique en la kategorioj origina kanto, plej bona albumo, sceneja revelacio kaj ina revelacio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Régis Delanoë, « PORTRAIT. La chanteuse Zaho de Sagazan, comme un éclair arkivo », ĉe Ouest-France.fr, 10-a de oktobro 2023.
  2. Véronique Escolano, « Portrait. Zaho de Sagazan, The Voice à elle toute seule arkivo », sur Ouest-France.fr, 2 janvier 2022
  3. Nathalie Rouiller, « Zaho de Sagazan, électro rauque », Libération,‎ 28-a de marto 2023 arkivo.
  4. Bruno Lesprit, « La chanteuse Zaho de Sagazan rêve d’amour fou », Le Monde.fr,‎ 11 janvier 2023 arkivo
  5. Léobin DE LA COTTE, « Festival de Cannes : la Nazairienne Zaho de Sagazan fait sensation en réinterprétant David Bowie arkivo », 15-a de majo 2024
  6. « JO Paris 2024 | "Sous le ciel de Paris" : Zaho de Sagazan ouvre la cérémonie de clôture devant la vasque » arkivo www.eurosport.fr, 11-a de aŭgusto 2024
  7. Marilou Wechter, « Angèle, Disiz, Blanche Gardin… Voices for Gaza, les artistes mobilisés pour les Palestiniens arkivo », ĉe humanite.fr, 21-a de junio 2024.
  8. « Zaho de Sagazan déprogrammée des radios de Vincent Bolloré après avoir critiqué Cyril Hanouna arkivo, ĉe humanite.fr, 21-a de julio 2024.
  9. « La chanteuse Zaho de Sagazan adresse un «gros f*ck» à Cyril Hanouna et soutient le Nouveau Front populaire[rompita ligilo] » arkivo, Le Figaro, 4-a de julio 2024
  10. « Zaho de Sagazan boycottée pour son « f..k » à Cyril Hanouna ? arkivo », 20minutes.fr, 19-a de julio 2024.
  11. « Près de 600 artistes interpellent Vincent Bolloré après « l’éviction » de Zaho de Sagazan[rompita ligilo] » arkivo, ĉe Le Télégramme, 26-a de julio 2024 .
  12. « Les radios se défendent après la déprogrammation de Zaho de Sagazan arkivo », 20minutes.fr, 26-a de julio 2024.
  13. Bruno Lesprit, « La chanteuse Zaho de Sagazan rêve d’amour fou » arkivo, Le Monde.fr,‎ 11-a de januaro 2023.
  14. Benjamin Pierret, « Victoires 2024 : les larmes de Zaho de Sagazan en recevant le premier de ses quatre trophées arkivo », BFMTV, 10-a de februaro 2024 .