Februaro de 2024
Aspekto
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en februaro 2024:
- Usono atakis lokojn en Sirio kaj Irako, okazigante 34 mortojn reprezalie pro atako en Jordanio kontraŭ usonaj armeanoj, kiu okazigis tri mortojn.
- Israelo bombadis la sudon de Gaza-strio, kien ĝi puŝis milionon da lokanoj, dum la detruego de la cetero de la teritorio. La totala mortigado estas jam de 27 238 palestinanoj.
- Eksterordinara varmondo okazigis terurajn incendiojn en diversaj regionoj de Ĉilio, okazigante pli ol cent mortojn kaj enormajn damaĝojn.
- Eks-prezidanto de Ĉilio Sebastián Piñera pereis en kraŝinta helikoptero.
- Komandestro de la ukraina armeo ordonis forlasi la urbon Avdijivka por eviti kompletan ĉirkaŭadon dum ofensivo de la rusia armeo.
- Rusia politikisto Aleksej Navalnij mortis en malliberejo en la aĝo de 47 jaroj.
- Vikipedio en Esperanto atingis sojlon je 350 mil artikoloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Unuafoje en la historio de kosmoesploro, sondilo Odiseo de la komerca kompanio Intuitive Machines sukcesis alteriĝi sur la luno, proksime de la suda poluso. CNN
- Nombro de palestinanoj, pereintaj dum la operaco de Israelo en la Gaza-strio atingis 30 000: Usono konfirmis, ke el ili 25 000 estis virinoj kaj infanoj.
|