Aŭgusto de 2021
Aspekto
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2021:
- Okazis la ferma ceremonio de la XXXII-a Olimpiko kaj transdono de la olimpika flago al la prezidanto de IOK, Thomas Bach, kiu redonis ĝin al Anne Hidalgo, urbestro de Parizo.
- En sia nova raporto, la ISKŜ admonis al tujaj, intensaj kaj tutmondaj agoj kontraŭ la tutmonda varmiĝo.
- La Usona Buroo de la Censo publikigis rezultojn de la censo okazinta en 2020. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Okazis tajdo de incendioj en norda Alĝerio, kiu kaŭzis ĝis nun 69 mortojn.
- Okazis pafado en la urbo Plymouth (Devon, Anglio), pro kiu pereis 6 homoj, inkluzive la pafiston.
- Talibanoj eniris Kabulon kaj proklamis la finon de la milito. Prezidanto Aŝraf Ghani fuĝis el Afganio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Inundoj en la regiono de la Nigra Maro okazigis pli ol 57 mortojn en Turkio.
- Ismail Sabri Yaakob iĝis ĉefministro de Malajzio.
- Atenco ĉe la flughaveno de Kabulo kie miloj da afganoj deziras forlasi la landon, okazigis pli ol 170 mortojn kaj 150 vunditojn.
- La lastaj usonaj militistoj foriris el Kabulo, per kio finiĝis dudekjara milito en Afganio.
|