Novembro de 2021
Aspekto
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2021:
- Renoma literatura Premio Goncourt 2021 estis aljuĝita al Senegala verkisto Mohamed Mbougar Sarr.
- Eksplodo de naftokamiono okazigis pli ol 90 mortoj, ĉefe de homoj kiuj venis preni nafton el akcidentita kamiono.
- La verkistino Cristina Peri Rossi gajnas la Premion Cervantes de hispanlingva literaturo.
- Pro poluo, Nov-Delhio fermis siajn lernejojn por unu semajno.
- Dum la ribeluloj el la norda regiono Tigrajo alproksimiĝis al Adisabebo, ĉefurbo de Etiopio, tie okazis tajdo de arestoj de tigrajanoj pro etna deveno.
- Inter Armenio kaj Azerbajĝano eksplodis unua grandskala batalado ekde 2020, kiu finiĝis vespere per pafĉesigo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 33 konkoj, uzitaj por ornamado kaj datrilatantaj al antaŭ proksimume 150 000 jaroj, estis malkovritaj en kaverno (Artnet) de Maroko.
- Du monatojn post ekerupcio, vulkano Cumbre Vieja en la insulo La Palma, Kanarioj, Hispanio, plu okazigas grandajn detruojn.
- Almenaŭ 75 migrantoj mortis pro boatakcidento dum provo atingi Italion el Libio, kio totalis jam pli ol 500 mortintojn kaj pli ol 700 malaperintojn tiukadre en la jaro.
- Protestoj en Belgio, Nederlando kaj Aŭstrio kontraŭ novaj limigoj pro nova pliigo de kazoj de KOVIM-19.
- Unua raŭndo de prezidentaj balotoj en Ĉilio finiĝis per preskaŭ egaleco kaj okazos dua raŭndo.
- Lokaj kaj regionaj balotoj en Venezuelo.
- Ne malpli ol 45 pasaĝeroj mortis pro incendio de buso, kiu estis revenanta el Istanbulo al Norda Makedonio, apud Bosnek, okcidenta Bulgario.
- Mortis pro renversiĝo de boato 31 enmigrintoj, kiuj klopodis atingi Brition el Francio.
- Sveda ĉefministro Magdalena Andersson eksiĝas kelkajn horojn post sia elektiĝo, pro disfalo de la parlamenta koalicio.
- Vakcino kontraŭ KOVIM-19 por adoleskantoj estas registrita en Rusio. Ĝi baziĝas sur Sputnik V. Laŭdire pli ol 30 mil rusiaj adoleskantoj malsanas je KOVIM-19 nun.
- Diplomatia krizo okazas inter Ĉinio kaj Litovio post malfermo de oficejo de Tajvana reprezentanto en Vilno.
- Sukcesis la lanĉo de la kosmosondilo DART, kies celo estas elprovi metodon por deviigi asteroidon, ĉi-okaze la sateliton de la asteroido 65803 Didimo.
- la komitato de TEJO ne subtenis la proponon pri kvotoj laŭ genro kaj loĝloko por kandidatoj al postenoj en la organizo.
- Almenaŭ 52 laboristoj mortintaj pro eksplodo de metano en mino de Siberio.
- La 25-a de novembro estas deklarita Internacia Tago por la Eliminado de la Perforto kontraŭ Virinoj, kaj en diversaj landoj okazis protestoj kontraŭ malaktiveco de registaroj por eviti tian fiagadon.
- Oni anoncis por Germanio kreadon de tripartia registaro (socialdemokratoj, liberaloj kaj verduloj) kun kanceliero Olaf Scholz, post 16 jaroj de regado de CDU kaj Angela Merkel.
- Francio kaj Italio subskribas amikecan traktaton.
- Ŝtorma vento damaĝis aŭtojn, arbojn kaj domojn en Istanbulo, kvar homoj mortis de vundoj.
- La unua virina ĉefministro de Svedio, Magdalena Andersson estas reelektita de la parlamento denove, post kvintaga paŭzo, kaj enoficiĝas, gvidanta socialdemokratian minoritatan registaron.
- Barbado iĝis respubliko, kun Sandra Mason anstataŭante la reĝinon Elizabeton kiel ŝtatestro.
- Kvar kuracistoj el bulgaraj urboj Asenovgrad kaj Rakovski estas arestitaj pro vendo de 250 falsaj vakcin-atestiloj.
- Grekio devige vakcinos ĉiujn loĝantojn super 60 jarojn aĝajn kontraŭ KOVIM-19, nedezirantoj pagos monpunon.
- La maldekstrema Xiomara Castro venkis en la balotado de Honduro.
|