Julio de 2022
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2022:
Yair Lapid fariĝis ĉefministro de Israelo estranta provizoran registaron.
Aŭtoritatoj de Israelo malpermesis uzadon de flago de Palestino eĉ en la okupaciitaj palestinaj teritorioj.
Boris Johnson anoncis sian intencon eksiĝi kiel ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.
Mortis Luis Echeverría, eks-prezidanto de Meksiko.
En Barcelono (Hispanio) mortis José Eduardo dos Santos, eks-prezidanto de Angolo.
Iama ĉefministro de Japanio Shinzo Abe estis murdita en Nara.
Manifestaciantoj sturmis la prezidentan palacon en Srilanko, la prezidento Gotabaya Rajapaksa fuĝis.
NASA publikigas la unuan funkcian bildon fotitan de la kosmoteleskopo James Webb.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Estis publikigita la unua bildo farita per la proksim-infraruĝa kamerao NIRCam, instrumento de la Kosmoteleskopo James Webb.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Varmotajdo kaŭzis 510 mortojn dum malpli ol unu semajno en Hispanio.
Escepta varmotajdo rezultis en cento da incendioj, miloj da bruligitaj hektaroj kaj miloj da senhejmigitoj en Hispanio, Portugalio kaj suda Francio.
- La Monda Organizaĵo pri Sano deklaras ke la daŭranta epidemio de simia variolo estas publika sankrizo de internacia nivelo.
Komenciĝis la 95-a SAT-Kongreso 2022 en Moskvo (Rusio).
Futbala teamo de Anglio iĝis gajninto de la Eŭropa ĉampioneco inter virinoj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|