Novembro de 2022
Aspekto
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2022:
- Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke la monda loĝantaro transpasis la sojlon de 8 miliardoj da homoj. Laŭ prognozo [1] (angle), post ĉirkaŭ unu jaro Barato fariĝos la plej loĝata lando post Ĉinio
- Du misiloj trafis grensekigilon en vilaĝo Przewodów en Pollando, mortiginte du kamparanojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Sukcesis la unua lanĉo de la usona raketo SLS kadre de la programo Artemis, kiu celas novan surlunigon de homoj.
- Komenciĝis la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.
- Turkio bombis militajn instalaĵojn de kurdoj en Irako kaj Sirio, nominte tion respondo al terora atako en Istanbulo; ĉirkaŭ 30 homoj pereis. Estas anoncita eventuala surtera operaco.
- Incendio en alta loĝkonstruaĵo en Distrikto Tianŝan (urbo Urumĉio, Ujgura aŭtonoma regiono de Ŝinĝango, Ĉinio), mortigis 10 homojn kaj vundis 9 aliajn.
- Post la incendio en Urumĉio (Ŝinĝango, Ĉinio) dum kiu pereis 10 homoj, laŭdire fermitaj en sia domo pro la kronvirusaj limigoj, en pluraj lokoj tra la lando okazis protestoj kontraŭ la politiko de "dinamika nuligo" de COVID-19.
- Eks-prezidanto de Ĉina Komunista Partio Jiang Zemin mortis en Ŝanhajo
|