Oktobro de 2020
Aspekto
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2020:
- Armenio kaj Azerbajĝano raportas pri miloj da mortigitoj en Montara Karabaĥo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Belgio ĵuris la tiel nomata Vivaldi-koalicio, fininte la plej longan politikan krizon en la historio de la lando. Postenon de vic-ĉefministro de Belgio okupis transgenra virino Petra De Sutter. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Amasaj protestoj okazas en Kirgizio, kie opozicio kontestas rezultojn de parlamenta baloto kaj provas perforte kapti la potencon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Armenio kaj Azerbajĝano proklamis humanitaran pafĉesigon en Montara Karabaĥo ekde la 12-a horo de la 10-a de oktobro. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Emomalii Raĥmon kvinan fojon iĝis prezidanto de Taĝikio. Li gajnis baloton, ricevinte 90,9% de la voĉoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Prezidanto de Kirgizio Sooronbaj Ĵeenbekov anoncis sian eksiĝon post amasaj protestoj de opozicio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En la urbo Conflans-Sainte-Honorine, nordokcidenta antaŭurbo de Parizo (Francio) estis murdita kaj senkapigita instruisto de loka lernejo. La murdo, plenumita de 18-jara ĉeĉeno, estas klasifikita kiel terorisma atako. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En la parlamenta baloto de 2020, la Laborista Partio de Nov-Zelando gajnis kun klara plimulto, kaj tiel la nuna ĉefministro Jacinda Ardern povos ofici por plia trijara periodo.
- Ekvalidis nova humanitara pafĉesigo inter Armenio kaj Azerbajĝano, batalantaj en Montara Karabaĥo. Ĝin antaŭis bombardado de civilulaj setlejoj inkluzive de Stepanakerto kaj Ganĝo, pro kio pereis dekoj da civiluloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La unuaj rezultoj de la prezidenta baloto en Bolivio montris, ke 52,4% ricevis Luis Arce, kandidato de la Movado al Socialismo, kies antaŭa gvidanto estis Evo Morales. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Pola Konstitucia Kortumo deklaris, ke aktuala leĝo, ebliganta abortigojn kaze de misformiĝo de feto, estas "malkongrua" al la konstitucio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Usona prezidanto Donald Trump anoncis ke Sudano normaligos rilatojn kun Israelo kun lia perado. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Tri homoj estis murditaj en la urbo Nico (Francio) ĉe preĝejo de Notre-Dame fare de islamisto. Samtage okazis atakoj en Liono kaj Avignon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|