Saltu al enhavo

Zapornio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zapornio
Pigmea zapornio (Zapornia pusilla)
Pigmea zapornio (Zapornia pusilla)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Zapornio Zapornia
Leach, 1816
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Zapornioj (laŭ la latina scienca nomo Zapornia) estas birdogenro de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Temas pri ĵus revalidigita genro de birdoj en la ralfamilio Rallidae; ĝi estis inkludita en Porzana dum multo de la 20-a jarcento.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Tiuj malgrandecaj ĝis etaj raletoj troviĝas tra plimulto de la mondo, sed tute forestas el Ameriko escepte pri ventoportitaj izolaj birdoj (kiuj regule aperas en la marbordoj de Atlantiko). Oni konas nombrajn speciojn, kaj probable eĉ pli grandan nombron de prahistoriaj nun formortintaj specioj el malgrandaj Pacifikaj insuloj; kelkaj el tiuj perdis sian flugkapablon pro foresto de surteraj predantoj. Ili estas iom malpli akvemaj raloj ol Porzana mem, kaj loĝas ĉe bordoj de malsekejoj, kanejoj, sed ankaŭ ĉe pli sekaj herbejoj kaj arbustejoj kaj en kelkaj kazoj ĉe malferma arbaro.[2]

Ili estas mezbrunaj ĝis nigrecaj supre, almenaŭ de la kolo malantaŭen sed kutime ankaŭ sur la kapoverto, unuforme koloraj aŭ kun iom nerimarkebla (male al la klare makulita Porzana mem) modelo de kelkaj nigrecaj kaj/aŭ blankecaj makuletoj sur la flugiloj kaj dorso kaj/aŭ griza strio super la okuloj. La malsupraj partoj, de la beko ĝis la kruroj, havas grizan plumaron ĉe la plej multaj specioj - game de pala ĝis preskaŭ nigra -, sed estas helruĝbrunaj ĉe kelkaj. Inter kruroj kaj vosto, la plumaro estas bruna ĝis nigra, kaj ĉe multaj specioj prezentas pli-malpli okulfrapan blankecan striecon kiel en multaj aliaj genroj de raloj (inkluzive de Porzana mem). Kelkaj specioj (precipe malgrand-insulaj) prezentiĝas unuforme senkoloraj brunaj aŭ nigrecgrizaj, kun malmulte da videbla ŝablono kiam ne videblaj de proksime. La okuloj estas kutime ruĝaj ĝis kaŝtanbrunaj; la beko estas mallonga kaj rekta laŭ raledaj normoj, verdecflava ĉe la plej multaj specioj, sed brilflava aŭ nigreca ĉe kelkaj. La kruroj havas verdetan ĝis ruĝecan koloraron eĉ ĉe la alie sufiĉe unuforme malhelaj specioj, kaj ĉe kelkaj specioj estas brilruĝaj.[2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]
La raloj de Zapornia estis tradicie inkluditaj en la genro de la Makula porzano nome Porzana, sed ene de ilia subfamilio ili ne estas tiom proksime rilataj entute.

La genro Zapornia estis enkondukita en 1816 fare de la angla zoologo William Elford Leach en katalogo de animaloj en la Brita Muzeo. Li inkludis unusolan specion, nome Malgranda zapornio, kiu estis la tipa specio.[3] La genronomo estas preskaŭ-anagramo de la genro Porzana de la franca ornitologo Louis-Pierre Vieillot.[4]

Tamen, la propono de Leach ne estis amplekse adoptita. Dum la 1840-aj jaroj Zapornia estis uzita kiel "ĉioenhava taksono" por ĵus malkovritaj malgrandaj raloj el la tuta mondo, kelkaj el kiuj aktuale apartenas al la nuntempa klado Zapornia; en 1880, eĉ la Vatersa sarotruro estis metita tie, kiu finfine rezultis esti nerala, sed aberacia raleca membro de la sarotrura familio Sarothruridae. Sekve, la genro de Leach estis ĝenerale sinonimigita kun Porzana, en la kompreno ke specioj kiel la Malgranda kaj la Pigmea zapornio estis simple etaj reprezentantoj de tiu genro. El la fino de la 19-a ĝis la mezo da la 20-a jarcento, ĉiu ĵus malkovrita ralo de Zapornia estis atribuita al nova kaj kutime monotipa genro, aŭ - pli kaj pli ofte- kunigita kun siaj supozitaj parencoj en Porzana. En sia revizio de 1973 de la raleda sistematiko, Storrs Olson notis, ke la reciproka limigo de Porzana kaj Amaurornis estis "el la plej malfacilaj problemoj en la raleda taksonomio" kaj ne trovis kontentigan solvon. Li konkludis, ke ambaŭ genroj estas polifiletikaj rilate unu al la alia, kaj rekomendis inkludi la nombrajn malgrandajn apartigitajn genrojn de la insuloj de Pacifiko en Porphyria, kaj la afrikaj raloj foje apartigitaj kiel Limnocorax en Amaurornis, ĝis oni proponu kontentigan solvon por la limigo de la du plej grandaj genroj.[5]

La Trikolora ralino (Rallina tricolor) estas inter la plej proksimaj vivantaj parencoj de Zapornia.

La unuaj kladistikaj analizoj, uzante morfologian informon, trovis preskaŭ malebla solvi ajnan filogenetikan strukturon en Porzana kaj similajn genrojn, sed indikis, ke la tuta grupo estis proksime rilata al la raloj de Amaurornis kaj de Laterallus, same kiel al tiu de fulikoj (Fulica) kaj galinoloj (Gallinula).[2][6] Studoj pere de molekula filogenetiko startintaj en 2002[7] pruvis, ke Porzana mem estis tre distinga stirpo kiu havis bazan pozicion inter la menciita grupo, al kiu aplikiĝis la subfamilia nomo Himanthornithinae, dum ĝi inkludis ankaŭ la raran Nkulenguan ralon de la genro Himantornis, tre aberacia specio de tropika pluvarbaro kiu estis delonge konsiderata kiel la plej "primitiva" vivanta ralo. Tamen, molekula informaro metas ne nur la Nkulenguan ralon enen de la subfamilio enhavanta Porzana kaj ties proksimulojn, sed ankaŭ la grandan Porfirion (Porphyrio) kiun morfologia analizo solvis kiel alia el la plej antikvaj vivantaj stirpoj de raloj (kvankam Olson en 1973 pravis aligis ilin kun la galinoloj kaj Porphyrio). Malkiel ĉe la aliaj ralaj subfamilioj, noma la Rallinae (Ralenoj), kiuj inkludas ĉefe mezgrandajn amfibiajn speciojn, la Himanthornithinae (Hiamntornitenoj) kunigas tre grandajn kaj tre malgrandajn ralojn, same kiel klare akvemajn kaj tre surteremajn stirpojn; ne surprizas tial ke morfologia informaro ne povas solvi tian adaptan radiadon ĝis kontentiga nivelo.[1][2][8][9]

Ĉe la raloj de Zapornia, oni trovis ilin tre diferencaj disde Porzana, kio kondukis al la restarigo de la malnova genro. Krome, kelkaj specioj tradicie metitaj en Amaurornis oni decidis, ke ili fakte apartenas al Zapornia, konfirmante la supozojn de Olson de 1973. Surprize (escepte el perspektivo de biogeografio), la plej proksimaj parencoj de Zapornia estas grupo de sudaziaj raloj de la genro Rallina, kies teritorio estas esence ĉirkaŭita de tiu de Zapornia. La raloj de la genro Rallina estas adaptitaj al pli tera habitato kaj tiaj ili ege diferenciĝas el Zapornia en anatomio ol atendeble konsiderante iliajn proksimajn rilatojn; ankaŭ, Rallina ĉar tradicie konsiderita inkludis nombrajn speciojn kiuj - simile al la Vatersa sarotruro dekomence metita en Zapornia - aktuale apartenas al la sarotrura familio kaj estas nun apartigitaj kiel genro Rallicula. La morfologio de Rallina estas tiel tre konverĝa kun la nerilataj sarotruroj de Rallicula, same kiel tre diverĝa el ties aktualaj proksimaj parencoj en Zapornia, kio kondukas al studoj kiuj uzas nur morfologiajn informojn cele al la rekuperado de iliaj veraj rilatoj.[1][6][9][10][11][12]

La genro enhavas la jenajn vivantajn speciojn:[10][11]

Bildo Ordinara nomo Scienca nomo Distribuado
Flavbeka zapornio Zapornia flavirostra
Iam en Amaurornis, LimnocoraxPorzana
Sub-Sahara Afriko
Bruna zapornio Zapornia fusca
Iam en AmaurornisPorzana
Suda, Orienta kaj Sudorienta Azio
Pajkulla zapornio Zapornia paykullii
Iam en AmaurornisPorzana
Reproduktado en nordorienta Azio, vintrumado en Sudorienta Azio
Akoola zapornio Zapornia akool
Iam en AmaurornisPorzana
Suda Azio
Malgranda zapornio Zapornia parva
Iam en Porzana
Reproduktado el Centra Eŭropo ĝis okcidenta Azio, vintrumado en Nordafriko kaj Sudokcidenta Azio
Pigmea zapornio Zapornia pusilla
Iam en Porzana
Loĝanta en suda kaj orienta Afriko, Madagaskaro, partoj de Indonezio, Aŭstralio, kaj Nov-Zelando; reproduktiĝas ankaŭ tra moderklimata Eŭrazio kaj vintrumas en Suda kaj Sudorienta Azio ĝis suda Japanio
Dukolora zapornio Zapornia bicolor
Iam en AmaurornisPorzana
Norda interno de Sudorienta Azio
Oliviera zapornio Zapornia olivieri
Iam en AmaurornisPorzana
Okcidenta Madagaskaro
Tongatapua zapornio Zapornia tabuensis
Iam en Porzana
Filipinoj, Nov-Gvineo kaj Aŭstralio, tra suda Pacifika Oceano ĝis Markizin-insuloj kaj Nov-Zelando
Nigra zapornio Zapornia atra
Iam en NesophylaxPorzana
Henderson Insulo, sudorienta Polinezio

Ĵusaj formortoj

[redakti | redakti fonton]

Nekalkulinte prahistoriajn formortojn, okazis (en historiaj tempoj) ankaŭ nombraj "ĵusaj" formortoj de raloj en Pacifikaj (aŭ atlantikaj) insuloj kiuj nuntempe estis atribuitaj al la genro Zapornia, ekzemple la jenaj:

Bildo Ordinara nomo Scienca nomo Distribuado
Palmera ralo aŭ Lajsana Zapornia palmeri
Iam en PorzanaPorzanula
Lajsano (kaj enmetita en Midway), Nordokcidentaj Havajoj, norda Polinezio; formortinta meze aŭ fine de 1944
Sandviĉa ralo aŭ Havaja Zapornia sandwichensis
Iam en PennulaPorzana
Granda Insulo de Havajo, nordorienta Polinezio; formortinta ~1890
Kosrae ralo Zapornia monasa
Iam en AphanolimnasPorzana
Kosrae kaj eble Ponape, suda Mikronezio; formortinta meze de la 19-a jarcento
Tahitia zapornio Zapornia nigra
Iam en NesophylaxPorzana
Tahitio, centra Polinezio; formortinta ~1800
Sanktahelena zapornio Zapornia astrictocarpus
Iam en Porzana
Sankta Heleno; formortinta komence de la 16-a jarcento

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Garcia-R, Juan C.; Gibb, Gillian C. & Trewick, Steve A. (2014): Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae. Molecular Phylogenetics and Evolution 81: 96–108. COI:10.1016/j.ympev.2014.09.008 PDF plena teksto
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Taylor, P. Barry & van Perlo, Ber (1998): Rails: a guide to the rails, crakes, gallinules, and coots of the world (Helm Identification Guides). Yale University Press, New Haven. (ISBN 0-300-07758-0).
  3. Leach, William Elford. (1816) Systematic Catalogue of the Specimens of the Indigenous Mammalia and Birds that are Preserved in the British Museum: with Their Localities and Authorities. London: Printed by Richard and Arthur Taylor.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. Olson, Storrs L. (1973): A Classification of the Rallidae. Wilson Bulletin 85(4): 381-416. PDF plena teksto
  6. 6,0 6,1 Livezey, Bradley C. (1998): A phylogenetic analysis of the Gruiformes (Aves) based on morphological characters, with an emphasis on the rails (Rallidae). Philosophical Transactions of the Royal Society B 353(1378), 2077-2151. COI:10.1098/rstb.1998.0353 PDF plena teksto
  7. Slikas, Beth; Olson, Storrs L. & Fleischer, Robert C. (2002): Rapid, independent evolution of flightlessness in four species of Pacific Island rails (Rallidae): an analysis based on mitochondrial sequence data. Journal of Avian Biology 33(1): 5-14. COI:10.1034/j.1600-048X.2002.330103.x PDF plena teksto
  8. Kirchman, Jeremy J. (2012): Speciation of flightless rails on islands: A DNA-based phylogeny of the typical rails of the Pacific. Auk 129(1): .56–69. COI:10.1525/auk.2011.11096 PDF plena teksto
  9. 9,0 9,1 Kirchman, Jeremy J.; McInerney, Nancy Rotzel; Giarla, Thomas C.; Olson, Storrs L.; Slikas, Elizabeth & Fleischer, Robert C. (2021): Phylogeny based on ultra-conserved elements clarifies the evolution of rails and allies (Ralloidea) and is the basis for a revised classification. Ornithology 138(4): .1–21. COI:10.1093/ornithology/ukab042 PDF plena teksto
  10. 10,0 10,1 Gill, Frank kaj Donsker, David (eld.) (2019): International Ornithologists' Union World Bird List Version 10.2: Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. Retrieved 25 July 2020
  11. 11,0 11,1 Dickinson, Edward C. kaj Remsen, James Van Jr. (eld.) (2013): The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World Vol.1: Non-passerines (4a eld.): 158. Aves Press, Eastbourne, UK. ISBN = 978-0-9568611-0-8 reta versio
  12. Prum, Richard O.; Berv, Jacob S.; Dornburg, Alex; Field, Daniel J.; Townsend, Jeffrey P.; Lemmon, Emily Moriarty & Lemmon, Alan R. (2015): A comprehensive phylogeny of birds (Aves) using targeted next-generation DNA sequencing. Nature 526(7574): 569–573. COI:10.1038/nature15697 PDF plena teksto