Zimbru-stadiono
Zimbru-stadiono | |||
---|---|---|---|
futbala stadiono | |||
Estiĝo | 2006 | ||
Malfermo | 20-a de majo 2006 | ||
Lando | Moldavio vd | ||
Situo | Sectorul Botanica | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 58′ 49″ N, 28° 52′ 1″ O (mapo)46.98027828.866944Koordinatoj: 46° 58′ 49″ N, 28° 52′ 1″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Posedata de | FC Zimbru Chișinău vd | ||
Zimbru-stadiono (rumane: Stadionul Zimbru) estas piedpilka ludejo en Kiŝinevo, Moldavio, kvartalo Botanica.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komenciĝo konstrua estis en marto 2004; finfariĝo sukcesis en majo 2006. La konstrufirmao estis Ceproserving A.S. Laŭ propra indiko ofertatas spaco por 10.500 vizitantoj.[1], laŭ broŝuro de UEFA por nur 10.400 uloj.[2]
Temas pri stadiona kategorio 4, do la plej alta nivelo. Ĝi plenumas ĉiujn kriteriojn de UEFA kaj FIFA koncerne la faron de internaciaj konkursoj. Ĝi estas ekzercejo kaj matĉ-aranĝejo kaj por la unualiga klubo Zimbru Chișinău kaj la nacia futbalteamo. Krome ludis tie inter 2007 kaj 2017 la klubo FC Dacia Chișinău.
Troviĝas la stadiono en la ses-hektara Zibru-sportkomplekso kiun konsistigas i.a.:
- Stadionul Zimbru 2: kun natura gazono kaj 2.000 sidlokoj (por la klubo Chișinău II)
- Stadionul CPTF: kun artefarita gazono kaj 2.000 sidlokoj
- ludejo de la porjunulara futballernejo
- treeta ludkampo: kun artefarita gazono
- tri teniskampoj
- halterejo por plialtigi la fizikan taŭgecon
- medicina centro
- loĝejoj por sportistoj
- kluba muzeo
- hotelo
Tiu ĉi stadiono posteulis pli malnovan nome Stadionul Republican de 1952 (taŭga por 8.000 sidlokoj) kiu malkonstruitis en 2007. Daŭris la konstrutempo 27 monatojn; la kostoj estis de 11 milionoj de usonaj dolaroj
Ekipo
[redakti | redakti fonton]La ĉeloj por tre gravaj personoj adaptitis por 250 homoj. Ekster tio estas kvin kabinoj por reporteroj kaj salono por gazetarkonferencoj kun spaco por 44 ĵurnalistoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hejmpaĝo de FC Zimbru Chișinău Arkivigite je 2015-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
- FootballFans.eu: Stadionul Zimbru Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Fussballtempel: Stadiums in Moldova kaj Stadionul FC Zimbru, Chişinău (fotoj)
- Soccerway: Stadionul Zimbru
- Stadionwelt: Zimbru Stadion, FC Zimbru Chisinau Arkivigite je 2016-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- World Stadiums: Stadionul Zimbru Arkivigite je 2013-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ sinprezento
- ↑ UEFA: First Division Clubs in Europe. Adress List. 2011/12; Nyon, 2011; p. 69 (pdf; 6,35 MB)