Zoltán Bezerédi
Etoso
Zoltán BEZERÉDI, hungare Bezerédi Zoltán estas hungara aktoro kaj reĝisoro.
Zoltán Bezerédi naskiĝis la 18-an de julio 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Bezerédi frekventis aktoran ĉeflernejon, poste li komencis sian aktoran karieron en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Post du jardekoj li aliĝis al Teatro Katona József. Li ricevis premion Kossuth en 2010, pli frue ekde 1990 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 40 kinejaj filmoj inter 1979-2009, inter ili Hány óra Vekker úr, 1985; Banánhéjkeringő, 1986
- 8 televiziaj filmoj inter 1979-2000, ekzemple Patika (Apoteko), 1996
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Puck; La ventego - Caliban; Hamleto - Laertes; Makbeto - Duncan; Pongrác Kacsóh: János Vitéz (Johano la Brava) - Bagó
- roloj-voĉoj en Hungara Radio
Liaj reĝisoraĵoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- literaturaj teatraj vesperoj
- en teatroj: García Lorca: Yerma; Ferenc Molnár: Üvegcipő kaj aliaj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio