Zsigmond Mányai
Zsigmond Mányai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mandl Zsigmond |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1877 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de januaro 1922 (44-jaraĝa) en Belváros-Lipótváros |
Mortokialo | Pneŭmonito kaj gripo ![]() |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1893–1894) ![]() |
Familio | |
Infano | Lajos Mányai ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro operkantisto ![]() |
Zsigmond Mányai [ĵigmond mAnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mányai Zsigmond estis hungara operkantisto (baritono). Lia origina familia nomo estis Mandl, lia filo estis Lajos Mányai.
Zsigmond Mandl[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1877 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de januaro 1922 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsigmond Mandl devenis el juda familio. Li studis nur jaron en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 1893. En la sekva jaro li komencis sian kantistan karieron en Nacia Teatro (Kolozsvár). Inter 1899-1901 li estis membro de Reĝa Operejo de Budapeŝto, poste li estis reĝisoro en Hungarlingva Teatro en Pozono, fine en 1902 li iris al Vieno. Post morto de sia patrino li finis la kantadon kaj li vivtenis sin el komercado. Tamen depost la mondomilito kelkfoje li kantis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1911 en Keszthely.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Pietro Mascagni: Cavalleria rusticana — Alfio
- Ambroise Thomas: Mignon (opero) — Lothario
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – grafo Luna
- Rigoletto — Monterone
- La traviata — barono Douphal