Saltu al enhavo

Étienne de Gerlache

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Étienne de Gerlache
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1785 (1785-12-26)
en Château of Biourge
Morto 10-an de februaro 1871 (1871-02-10) (85-jaraĝa)
en Elsene
Tombo Orgeo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pariza Fakultato de Juro Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Katolika Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Jean-Baptiste-Anne de Gerlache de Biourge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikisto
juristo
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Étienne Constantin, Barono de Gerlache (etjɛn kɔ̃stɑ̃tɛ̃ baʁɔ̃ də ʒɛʁlaʃ), n. la 26-an de decembro 1785 - m. la 10-an de februaro 1871) estis advokato, historiisto kaj politikisto en la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj, kaj poste fariĝis en 1831 la unua ĉefministro de la nove fondita belga ŝtato.[1]

Li naskiĝis kiel filo de Francois de Gerlache kaj Margarethe de Groulart. Li studis juron en Parizo kaj praktikis tie iom da tempo, sed enloĝiĝis en Lieĝon post la starigo de la nederlanda regno. Kiel membro de la Ĝeneralaj Ŝtatoj, li estis energia membro de la opozicio kaj, kvankam li malakceptis ultramontanisman politikon, li subtenis la aliancadon de la ekstremuloj de la katolika partio kun la liberala partio, kio kreis la vojon al la revolucio de 1830.

Je la komenco de la tumultoj en aŭgusto 1830, li ankoraŭ opiniis, ke la dinastio Orange-Nassau kaj la unio kun la nederlandaj ŝtatoj estis esencaj. Lia opinio tamen ŝanĝiĝis, kaj post la okupo de diversaj oficoj en la provizora registaro, li fariĝis prezidanto de la kongreso kaj proponis la iniciaton invitantan Leopold de Saxe-Coburg fariĝi reĝo de la Belgoj. En 1832, li estis prezidanto de la ĉambro de reprezentantoj, kaj dum tridek kvin jaroj li prezidis la apelacian kortumon. Li ankaŭ prezidis la katolikajn kongresojn okazigitajn en Meĥleno inter 1863 kaj 1867.

En 1831, li estis elektita en Lieĝo por seĝi en la Ĉambro de Reprezentantoj, kies prezidanto li estis ĝis 1832. Poste, li fariĝis la unua prezidanto de la Belga Kasacia Kortumo, funkcio kiun li okupis ĝis 1867. Li mortis la 10-an de februaro 1871 en Ixelles.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Destourets, aŭ de l'Essai sur Grétry de la Lieĝano Étienne Constantin Gerlache. La propra nevo de la komponisto, André-Joseph Grétry, kaj alia editions.cmbv.fr.