Paul-Henri Spaak
Aspekto
Paul-Henri SPAAK (25-a de januaro 1899 - 31-a de julio 1972) estis belga politikisto. Antaŭ, dum kaj post la dua mondmilito li okupis diversajn postenojn en la belga registaro. Li estis la unua Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (1946-1947), prezidanto de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (1949-1951) kaj prezidanto de la Komuna Eŭropa Asembleo (1952-1954). De 1957 ĝis 1961 li estis ĝenerala sekretario de NATO.
|