Ĵeleznij Perebor
Ĵeleznij Perebor (Петропавловский посёлок) | |
vilaĝo | |
domareto | |
---|---|
Oficiala nomo: Железный Перебор | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Vinzila kampara municipo |
Ŝoseo | 71N-1720 |
Rivero | Piŝmo |
Situo | Ĵeleznij Perebor |
- koordinatoj | 56° 58′ 30″ N 66° 01′ 15″ O / 56.97500 °N, 66.02083 °O (mapo) |
Loĝantaro | 305[1] (2024) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625530 |
ОКТМО | 71644455111 |
OKATO | 71244855003 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Vikimedia Komunejo: Zheleznyy Perebor | |
Ĵeleznij Perebor (ruse Железный Перебор), antaŭe nomita Petropavlovskij Posjolok (ruse Петропавловский посёлок, do vilaĝo Petropavlovskij) ,estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Vinzila kampara municipo (ruse Винзилинское сельское поселение).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĵeleznij Perebor situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, ĉe rivero Piŝmo, proksimume 25 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno, je supermara alteco 56 metroj. Norde ĝin borderas la rivero Piŝmo, okcidente al ĝi venas la ŝoseo 71N-1720 kies fina punkto ĝi estas, sude kaj oriente ĝin ĉirkaŭas vastaj arbaroj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (90%)[2].
Nomo
[redakti | redakti fonton]La plej populara versio asertas ke perebor (ruse перебор) signifas ĉi-foje vadejo aŭ riverbenko (ruse перекат, perekat), ja en tiu ĉi loko efektive troviĝas riverbenko de la rivero Piŝmo, sur kies fundo videblas ŝtonoj enhavantaj feran ercon[4]. Laŭdire en la 1930-aj en tiu ĉi areo laboris geologoj, kiuj konfirmis ĉeeston de la fera erco[5].
Historio
[redakti | redakti fonton]La setlejo estis fondita fine de la 19-a jarcento (laŭ alia versio ĉirkaŭ 1915)[1] fare de poloj-transmigrintoj[4].
Dum la Rusia Enlanda milito en 1918 tie okazis batalo kontraŭ ofensivo de la Blanka Armeo kaj la Ĉeĥoslovakia Legio, en kiu pereis 270 ruĝarmeanoj. Ili estis sepultitaj en amastombejo 2 km for. Sur la bordo de Piŝmo estis instalita obelisko kun surskribo: "Al la batalantoj por la sovetia potenco, pereintaj apud Ĵeleznij Perebor en 1918" (ruse Борцам за Советскую власть, павшим в районе Железный Перебор в 1918 г.)[4]. Apud la obelisko mem mankas la tombo[5].
Ĝis la mezo de la 1950-aj jaroj tie funkciis kolĥozo "Memoro de Lenin" (ruse Память Ленина), poste aliĝinta al la sovĥozo "Tjumenskij"[4].
En 1982 la Tjumena Motora Fabriko establis en la vilaĝo sian agrokulturejon, apud kiu aperis sukurejo, brikaj domoj por kunlaborantoj ktp[5].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 О Винзилинском муниципальном образовании (ruse). la administracio de Tjumena distrikto (2024). Arkivita el la originalo je 2024-09-04. Alirita 2024-09-04.
- ↑ 2,0 2,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05.
- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 51. ISBN =.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 136. ISBN = 5-7529-0067-0.