Mullaŝi
Mullaŝi (Муллаши) | |
tatare Пышны, Mullaŝevskije Jurti | |
vilaĝo | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Муллаши | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Mullaŝa kampara municipo |
Ŝoseo | Mullaŝa landvojo |
Rivero | Duvan |
Situo | Mullaŝi |
- koordinatoj | 57° 00′ 11″ N 66° 05′ 06″ O / 57.00306 °N, 66.08500 °O (mapo) |
Loĝantaro | 992[1] (2024) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625531 |
ОКТМО | 71644451101 |
OKATO | 71244851001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Mullaŝi (ruse Муллаши; tatare Пышны), antaŭe konata kiel Mullaŝi-Jurtoj (ruse Муллашевские Юрты, Mullaŝevskije Jurti) aŭ Mullaliv-Jurtoj (ruse Муллаливские Юрты, Mullalivskije Jurti) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Mullaŝa kampara municipo (ruse Муллашинское сельское поселение), kie ĝi estas la sola setlejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mullaŝi situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, ĉe rivero Piŝmo, proksimume 37 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2002 plejparto de la loĝantoj estis siberiaj tataroj (57%)[2].
Nomo
[redakti | redakti fonton]Laŭ legendo komence de la 17-a jarcento en tiu ĉi loko setlis du fratoj, venintaj el la apuda vilaĝo Ĉikĉa. Unu el ili nomiĝis Mullaŝ. Ili konstruis domon surborde de la rivero Duvan, rande de pina arbaro, kaj okupiĝis pri ĉasado kaj fiŝkaptado. Kiam unu frato decidis foriri, Mullaŝ argumentis: "Por kio vi foriras? Ja ĉi tie oro fluas!", aludante riverojn abundajn je fiŝoj. Ilin sekvis pliaj familioj el aliaj vilaĝoj[1].
Laŭ alia versio, mull en la tjurka lingvo signofas "riĉa" kaj aŝi signifas "manĝaĵo", do Mullaŝi estas "loko riĉa je manĝaĵoj"[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Loĝantoj tradicie estis siberiaj tataroj, kiuj okupiĝis pri kaptado de fiŝoj, ĉasado kaj bredado de brutoj, plugeblaj teroj malabundis[14].
Komence de la 1860-aj jaroj en la vilaĝo, nomita de la aŭtoro Mullalivskije Jurti, estis 30 kortoj, en kiuj loĝis 106 viroj kaj 92 inoj. Vilaĝanoj kultivis 90 desjatinojn (98,3 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 125 ĉevalojn, 180 bovinojn, 280 ŝafojn, 20 kaprojn, sed ne havis porkojn[15]. La vilaĝo situis for de la Irkutska poŝta landvojo (Jalutorovska landvojo). Loĝantoj okupiĝis pri etskala terkultivado, kaptado de fiŝoj kaj bestoj, fojnofalĉado, hakado de brulligno, kolektado de salikaj ŝeeloj por ledfabrikoj[16].
En 1933 estis establita kolĥozo "Sia laboro" (ruse Свой труд, Svoj trud), kiu konsistis el 2 fiŝkaptaj brigadoj. Dum la Dua mondmilito 113 vilaĝanoj foriris al la fronto, el ili 56 revenis kaj 57 pereis. Inter la revenintoj estis Habibulla Jakin, plena kavaliro de la Ordeno de Gloro, honora civitano de Tjumeno kaj Rĵevo[1].
En 1954 la kolĥozoestis unuigita kun kolĥozo "Vojo al komunismo" (ruse Путь к коммунизму, Put k kommunismu). Komence de la 1960-aj ĝi estis parto de kolĥozo "Komunismo" (ruse Коммунизм), poste de sovĥozo de Miĥail Kalinin en Jembajevo, poste de sovĥozo "Grasiga" (ruse Откормочный) en Bogandinskij, poste de agrokultura entrepreno "Poploj" (ruse Тополя). Plejparte oni okupiĝis pri bredado de brutoj kaj nur parte pri terkultivado, ĉar plugeeblaj teroj malabundis[1].
En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en apudrivera ebenaĵo okazis grundplibonigaj laboroj — parto de marĉoj estis sekigitaj, etskala arbaro forigita kaj sur tiuj ĉi areoj oni komencis plantadon. En 1981 kompanio Sibkomplektmontaĵ establis tie agrokulturejon "Montaĵnik" (Muntisto). Sur la dekstra bordo de rivero Duvan estis konstruitaj novaj kvartaloj kun klubo, infanĝardeno, nova ponto kaj asfaltitaj stratoj. Sur la maldekstra bordo aperis industria areo kun produktejoj, plugkampoj kaj falĉejoj[14]. Estis konstruita digo, kiu protektis la vilaĝon kontraŭ oftaj inundoj. En "Montaĵnik" laboris pli ol 200 homoj. Ĝi funkciis ĝis 1992[1].
En 1985 estis establita Mullaŝa kampara konsilio de la popolaj deputitoj (lang-ru|Муллашинский сельский совет народных депутатов)[1].
En 2024 Mullaŝi estis centro kaj sola setlejo de Mullaŝa kampara konsilio (ruse Муллашинское муниципальное образование). Areo de la municipo estis 11 995 hektaroj, inkluzive de 1 674 hektaroj de agrokulturejoj kaj 4 576 hektaroj de arbaroj[1].
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo mankas gravaj entreprenoj, nur unu farmo. Ĉirkaŭ ĝi oni minas sablon por konstruado, po pli ol 80 mil kubometroj jare. Malnova fosaĵo pleniĝis je lago kun pura blua akvo kaj ricevis neoficialan nomon la Blua (ruse Голубое, Goluboje), sur ĝiaj bordoj aperis ripozejoj. La vilaĝo estas komplete provizata per tergaso. Funkcias mezlernejo kun infanĝardena sekcio. Haveblas biblioteko, sukurejo, moskeo, kulturdomo[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 Муллашинское МО (ruse). Administracio de Tjumena distrikto. Arkivita el la originalo je 2024-08-27. Alirita 2024-08-27.
- ↑ 2,0 2,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05.
- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям. Таблица 35. Оценка численности постоянного населения на 1 января 2012 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-06-11. Alirita 2014-05-31.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2013 года. — М.: Федеральная служба государственной статистики Росстат, 2013. — 528 с. (Табл. 33. Численность населения городских округов, муниципальных районов, городских и сельских поселений, городских населённых пунктов, сельских населённых пунктов). (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-07-17. Alirita 2013-11-16.
- ↑ Таблица 33. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2014 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-07-17. Alirita 2014-08-02.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2015 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-08-06.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2016 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-05-08. Alirita 2018-10-05.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2017 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2017-07-31. Alirita 2017-07-31.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2018 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2018-07-26. Alirita 2018-07-25.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2019 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2021-05-02. Alirita 2019-07-31.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2020-10-17.
- ↑ Таблица 5. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, городских округов, муниципальных районов, муниципальных округов, городских и сельских поселений, городских населенных пунктов, сельских населенных пунктов с населением 3000 человек и более (ruse) (XLSX) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
- ↑ 14,0 14,1 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 132–133. ISBN = 5-7529-0067-0.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 65–66.