-ist-
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La esperantlingva sufikso "-ist-" al vortradiko aldonas la signifon de "persono, kiu ofte okupiĝas pri io" (eble, sed ne necese, en profesia kunteksto). Ofte ekzistas vortparoj, el kiu unu vorto kreiĝis per aldono de la afikso -ism- kaj la alia per aldono de -ist-, sed la rilato inter tiuj paraj vortoj ne ĉiam samspecas: pli detalajn klarigojn vidu en la reference citita ĉapitro el Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG). Ankaŭ, foje vortoj kreitaj per la afiksoj -an- kaj -ist- praktike samsencas (ekzemple budhisto kaj budhano), sed ne ĉiam.
Ekzemploj [1]
[redakti | redakti fonton]- verki → verkisto = persono, kiu ofte verkas
- instrui → instruisto = persono, kiu profesie instruas
- kuraci → kuracisto = persono, kiu profesie kuracas
- dento → dentisto = kuracisto de dentoj
- arto → artisto = persono, kiu praktikas arton
- lignaĵo → lignaĵisto = persono, kiu metie faras lignaĵojn
- biciklo → biciklisto = persono, kiu ofte biciklas
- ŝteli → ŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas
- komerco → komercisto = persono, kiu profesie komercadas
- Esperanto → Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton
- alkoholisto = persono dependa de alkoholo, trafita de alkoholismo
- kapitalisto = persono, kiu posedas multan kapitalon
- oportunisto = iu kiu agas laŭ oportunismo