Saltu al enhavo

A.E. (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


A.E.

Disvolvo Programmers-3
Eldoninto Broderbund
Dato de lanĉo 1982: Apple, Atari
1983: VIC-20
1984: MSX
Platformo Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, VIC-20, MSX
Ĝenro Pafa videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

A.E. (foje montrita sen punktigo kiel AE) estas fiksa pafa videoludo disvolvita de Jun Wada kaj Makoto Horai por Apple II kaj 8-bitaj Atari-komputiloj, publikigita de Broderbund en 1982. Adaptitaj versioj sekvis por VIC-20 (1983) kaj MSX (1984). Male al plej multaj pli fruaj pafludoj, kiuj havas solidan koloron aŭ stelfonon kiel fonon, la agado en A.E. okazas antaŭ sciencfikciaj scenoj. Atakaj estaĵoj aperas de variaj lokoj en la bildo, kaj ofte ŝajnas veni el malantaŭaj objektoj. Tio, kune kun perspektiva skaligo dum ili progresas, donas impreson de profundeco kaj de tridimensia grafiko al la videoludo.

La dorso de la ludskatolo klarigas, ke "A.E. estas la japanlingva vorto por "rajo", kiel mantarajo,[1] kies robotaj versioj estas malamikoj en la ludo.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ŝipon la ludanto povas movi maldekstren kaj dekstren laŭ la fundo de la ekrano. La pafbutono lanĉas misilojn supren, kiuj eksplodas kiam la butono estas liberigita.[2]

Broderbund kunlaboris kun japana disvolva firmao Programmers-3 por pluraj ludoj, kaj A.E. estis la unua el ili. Laŭ la kundirektoro de Broderbund Doug Carlston, la 8-bita Atari-versio de A.E. estis la unua komputila ludo por Atari verkita en Japanio.[3]

Arnie Katz skribis por Arcade Express: "La kirliĝantaj flugvojoj de la atakantoj dum ili rapidas tien kaj reen, ĉirkaŭ la ok ludekranoj, estas la ĉefa trajto, kiu distingas 'A.E.' de kutimaj invad-videoludoj"[4]. Li tamen rimarkis, ke la bildoj super kiuj la ludo estas ludata havas malmulte da rilato al la ludomaniero mem. Menciinte kontentigan ekvilibron de malfacileco, Katz finis kun poentaro de 8/10.

La magazino Computer Games donis al la Atari- kaj Apple-versioj gradon "A" en sia 1985 Software Buyers Guide[2]. Skribante por Videogaming and Computer Gaming Illustrated, Susan Levitan konkludis : "A.E. estas tre rekomendinda, tre defia kaj rekompenca ludo. La 3D-grafikoj estas imponaj kaj la serpentuma movado de la A.E. estas hipnotiga"[5].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. A.E. back of box.
  2. 2,0 2,1 (February 1985) “1985 Software Buyers Guide”, Computer Games 3 (5), p. 12. 
  3. (October 1983) “Profiles: The Carlston Trio”, Antic 2 (7). 
  4. (April 10, 1983) “The Hotseat: A.E.”, Arcade Express 1 (18), p. 7. 
  5. (July 1983) “RAMblings: A.E.”, Videogaming and Computer Gaming Illustrated, p. 59. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]