Saltu al enhavo

Ah Diddums

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ah Diddums

Disvolvo David H. Lawson[1]
Eldoninto Imagine Software
Dato de lanĉo 1983 (ZX Spectrum)
1984 (C64)
Platformo ZX Spectrum, Commodore 64
Ĝenro Puzla videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Ah Diddums estas puzla videoludo publikigita de Imagine Software por ZX Spectrum en 1983. Ĝi estas ludebla ambaŭ per la 16- aŭ 48-bitokaj versioj de la maŝino.

La ludanto kontrolas pluŝan urson, kiu provas eskapi el ludilujo por konsoli sian plorantan beban posedanton. La tasko de la urso estas aranĝi konstruajn blokojn en certa ordo sur la breto ĉe la supro de la ekrano,[2] permesante al li eskapi el la ludilujo. Post kiam la urso eskapas, li alvenas al alia ludilujo, kies eskapo estas pli malfacila. Entute estas 99 niveloj el kiuj la ludanto devas eskapi.[3]

Ah Diddums gajnis la premion "Plej Originala Ludo" okaze de la Golden Joystick Awards de la magazino Computer and Video Games en 1983.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]