Bad Neuenahr-Ahrweiler estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ahrweiler de la federacia landoRejnlando-Palatinato, kaj estas la administra centro de la distrikto. Centroj de la komunumo estas la historia urbeto Ahrweiler okcidente kaj la kuracurbo Bad Neuenahr oriente, ambaŭ borde de la rivereto Ahr, meze de la rivera valo kies deklivoj intense uzatas por vinkultivado. Ĉirkaŭ la du centraj loĝlokoj grupiĝas 11 pliaj komunumopartoj. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26 669 loĝantojn.
Bad Neuenahr-Ahrweiler havas urbopartojn, kiuj konsistas el unu aŭ pluraj kvartaloj. La urbopartoj havas lokajn reprezentantojn.[1] La plej granda loĝloko estas la urboparto Bad Neuenahr. Ĝi konsistas origine el tri komunumoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ estas kvartaloj.
La statistiko pri la loĝantoj de la 31-a de marto 2013 (ĉefa kaj kroma loĝejoj):[2]
La riĉa banloko ekde la 19-a jarcentoj altiris multajn vojaĝantojn, ankaŭ esperantlingvajn; interalie en 1913L. L. Zamenhof pasigis siajn feriojn en Bad Neuenahr kaj renkontiĝis tie kun aliaj movadanoj kiel la juna esperanto-aktivulo Max Butin el la iom pli norda banloko Bad Godesberg. En la urbo kun sia familio loĝas la esperantisto Wolfgang Bohr, kiu estas aktivulo kaj ekde 2006 prezidanto de la regiona Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo. La familio interalie funkcias kiel gastiganto de Pasporta Servo. Inter la jaroj 1994 kaj 1996 krome la esperantisto Thomas Pusch laboris kiel kuracisto en la urbo. Lia tiama hospitalo samkiel multaj aliaj domoj de la urbocentro subakviĝis kaj komplete detruiĝis dum la inundoj de julio 2021.