Saltu al enhavo

Airstrike (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Airstrike

Disvolvo Steven A. Riding
Eldoninto English Software
Dato de lanĉo 1982[1]
Platformo 8-bitaj Atari-komputiloj
Ĝenro Horizontalruluma pafa videoludo
vdr

Airstrike estas horizontalruluma, pafa videoludo verkita de Steven A. Riding por 8-bitaj Atari-komputiloj.[2] Forte simila al la arkadludo Scramble (1981) fare de Konami,[3][4] ĝi estis publikigita en 1982 kiel la unua eldonaĵo de la brita kompanio English Software. En Airstrike, la ludanto flugas tra kavernoj, pafante kaj bombante celojn, evitante terenon, kaj administrante siajn fuelon kaj municion. La kompanio priskribis la ludon kiel "tre, tre malfacila!" en magazinaj reklamoj,[5] kaj multaj recenzistoj samopiniis.

Airstrike estis sekvata de Airstrike II, ankaŭ programita de Riding, en 1983.[6]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludanto kontrolas ŝipon kiu flugas horizontale dekstren tra kavernoj. Premo de la stirstango pafas laseron, kaj la spacostango faligas bombon.[7] Kiel en Scramble, fuelo estas limigita, sed povas esti replenigita per pafado de celoj markitaj per la letero "F". Airstrike ankaŭ limigas la municion : la ŝipo komencas kun 40 pafoj kaj 10 bomboj. Plia municio estas akirita per detruado de municiaj magazenoj (markitaj per "A"). Surfacaeraj misiloj lanĉiĝas supren direkte al la ŝipo kaj povas esti detruitaj aŭ sur la tero aŭ dumfluge.

Ekzistas kvin gradoj de malfacileco, libere elekteblaj de la ludanto.

Misilo alproksimiĝas al la ŝipo de la ludanto.

En recenzo de 1982 por Electronic Games, Bill Kunkel skribis : "la grafikaĵoj estas absolute superaj, eble la plej bona rekreaĵo de la monero-bazita ludo kiu origine inspiris Airstrike." Li konkludis : "kun Airstrike, English Software montras ke ĝi kapablas produkti programarojn similajn al la plej bonaj monero-bazitaj ludoj. Nova ludo, tamen, kun pli originala ludkoncepto, establus ĉi tiun kompanion kiel unu el la plej bonaj programaj produktantoj ĉirkaŭe."[8]

Walter Salm skribis en Electronic Fun with Computers & Games : "se vi serĉas bonan hejman version de Scramble, ĉi tiu estas unu el la plej bonaj, kiujn mi vidis ĝis nun" kaj "ĝi estas diable malfacila – eĉ ĉe la plej facila lerteca nivelo."[4] Li menciis, ke premi la spacoklavon por faligi bombon estis malpraktika. En recenzo en Compute! en 1983, James V. Trunzio ne ŝatis, ke post kiam la ŝipo de la ludanto estas detruita, "la sekva ŝipo aperas tiel rapide, ke estas malmulte da tempo por rekonsciiĝi."[9] Lia ĝenerala opinio estis, ke, "Airstrike estas ĝuste tio, kion ĝi asertas esti—tre postulema programo."[9] La libro The Book of Atari Software 1983 priskribis la ludon kiel "preskaŭ nuludeblan eĉ ĉe la plej facila nivelo", parte kulpigante la ekcesan reagon de la regiloj.[10]

John J. Anderson kovris Airstrike en resumo por la "Kvin Gravaj Ludoj por la Atari" : "la grafikaĵoj estas justaj, kvankam la plurkoloraj karakteraj grafikaĵoj aspektas iom ĝenaj al mi."[3] Li konkludis, "entute, bona, sed ne elstara faro."

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Airstrike.
  2. The Giant List of Classic Game Programmers.
  3. 3,0 3,1 (Fall 1983) “Five Great Games for the Atari”, Creative Computing Video & Arcade Games (2), p. 110. 
  4. 4,0 4,1 (February 1983) “Airstrike”, Electronic Fun with Computers & Games 1 (4), p. 64. 
  5. Airstrike magazine ad (1982).
  6. Airstrike II.
  7. Airstrike Manual.
  8. (October 1982) “Computer Playland: Airstrike”, Electronic Games 1 (10), p. 71–72. 
  9. 9,0 9,1 (August 1983) “Atari Airstrike”, Compute! (39), p. 138. 
  10. (1983) The Book of Atari Software 1983. Addison-Wesley. ISBN 0-201-10286-2.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]