Saltu al enhavo

English Software

El Vikipedio, la libera enciklopedio
English Software
English Software
negoco vd
Dum 1982 - 1987
Sidejo Manĉestro
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo videoludo
vdr

The English Software Company, poste mallongigita al English Software, estis brita videolud-disvolva kaj eldonfirmao bazita en Manĉestro (Britio), aktiva de 1982 ĝis 1987. Ekde sia unua eldonaĵo, la horizontalruluma pafa videoludo Airstrike, English Software dediĉis sin al 8-bitaj Atari-komputiloj, antaŭ ol disvolvi programojn ankaŭ por aliaj platformoj. La kompanio uzis la sloganon "La potenco de ekscito" (angle The power of excitement).

La kompanio estis fondita en 1982 de Philip Morris, posedanto de la komputila butiko Gemini Electronics en Manĉestro, cele al la eldonado de videoludoj por la 8-bitaj Atari 400 kaj 800. Je la fino de la jaro 1983, English Software estis la plej granda produktanto de Atari-programaro en Britio kaj Morris decidis fermi Gemini Electronics por plene dediĉi sin al English Software.[1]

La kompanio daŭre koncentriĝis pri la 8-bita Atari-merkato,[2] sed ankaŭ eldonis ludojn por aliaj hejmaj komputiloj inkluzive de Commodore 64,[3] BBC Micro,[4] Acorn Electron,[5] Amstrad CPC,[6] ZX Spectrum,[7] Atari ST,[8] kaj Amiga.[9]

Kelkaj popularaj titoloj fare de English Software inkluzivis la platformajn videoludojn Jet-Boot Jack (1983) kaj Henry's House (1984). Ankaŭ menciindas la vetkura Elektra Glide (1985), la multĝenra Knight Games (1986), kaj la pafa Leviathan (1987).

English Software havis licencajn interkonsentojn, kiuj ebligis la internacian eldonon de sia ludoj, ekz. per Dynamics Marketing en Germanio kaj Datamost en Usono.[10] Kelkaj ludoj cetere estis venditaj je buĝetaj prezoj fare de Mastertronic en Usono. Tio inkludis ekskluzivajn adaptaĵojn kiel la Atari-version de Henry's House kaj la IBM PC-version de Knight Games. Philip Morris diris en 2013, ke li ne licencis la Atari-version al Mastertronic UK, kvankam English Software havis la eblon fari tion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "News and Views", Page 6, Page 6 Publications, Issue 6, Nov/Dec 1983
  2. English Software (8-bit) ĉe Atari Mania
  3. English Software ĉe Lemon64
  4. Games by Publisher: E ĉe Stairway to Hell
  5. English Software Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Acorn Electron World
  6. Amstrad CPC Leviathan ĉe Genesis 8-bit
  7. English Software ĉe World of Spectrum
  8. English Software (ST) ĉe Atari Mania
  9. English Software ĉe Hall of Light
  10. The English Software Company ĉe Moby Games