Saltu al enhavo

Alchemist (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Alchemist

Disvolvo Ian Weatherburn
Eldoninto Imagine Software
Distribuo Steam
Dato de lanĉo 1983
Platformo ZX Spectrum
Ĝenro Agada-aventura videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Alchemist estas agada-aventura videoludo por ZX Spectrum, eldonita de Imagine Software en 1983. La ludanto kontrolas alkemiiston kiu kapablas aliformiĝi en reĝan aglon.

Alchemist estis disvolvita de Ian Weatherburn kaj Paul Lindale kaj estis la unua agada-aventura ludo fare de Imagine.[1] Ĝi estis la unua programo eldonita kun orkoloraj kasedo kaj skatolo.[2]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]
Ekrankopio de Alchemist

La ludanto kontrolas alkemiiston, kiu estis alvokita por venki malican sorĉiston. La ludo okazas ene de la kastelo de la sorĉisto, kaj la ĉefa celo de la ludo estas trovi kvar pecojn de magia volvaĵo. Tio permesas al la alkemiisto plenumi la "Sorĉon de Detruo" por venki la sorĉiston.

La alkemiisto povas transformiĝi en reĝan aglon, kio postulas la uzon de sorĉa energio. Uzado de la du formoj estas esenca por kompletigi la ludon. La ĉefrolulo povas ĵeti fulmojn kaj aliajn sorĉojn, sed la aglo-formo estas necesa por transiri krutajn montetojn aŭ falojn.[3] La alkemiisto povas porti nur unu objekton samtempe kaj devas konsumi manĝaĵon por konservi sian forton. Movado, frapado al objektoj aŭ transformado malpligrandigas la forton de la rolulo.[3] Batalado kontraŭ monstroj ankaŭ malpliigas la magian forton de la rolulo, kvankam tio povas esti mildigita se li tenas hakilonglavon.[3]

Alchemist ricevis pozitivajn recenzojn de kritikistoj. Recenzistoj komparis ĝin kun Atic Atac pro la simila etoso kaj ludstilo.[2][3] Sinclair User rimarkis la bildstriajn grafikojn kaj la poluritan rakonton de Alchemist.[2] Crash laŭdis la ĝeneralan prezenton de la ludo, ĝiajn grafikojn kaj la "sinistran organmuzikon". Your Spectrum precipe aprezis la grafikon de la alkemiisto-karaktero kaj la animacion de lia agla transformiĝo.[4]

La esplorado de la kastelo tamen ŝajnis malpraktika al unu recenzisto, kaj la opinioj pri la allogeco de la ludo estis miksitaj.[3] La retrospektivo de Crash, en 1984, taksis ke la grafikoj en Alchemist, kvankam detalaj, ne bone maljuniĝis. La malakurata rulumado, malbona klavara aranĝo kaj manko de vivdaŭro ankaŭ estis kritikataj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (September 1984) “Crashback”, CRASH (8), p. 67. 
  2. 2,0 2,1 2,2 (March 1984) “Soft Centre”, Sinclair User (24), p. iii. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 (March 1984) “Reviews”, CRASH (2), p. 13. 
  4. (March 1984) “ZX Spectrum Software”, Your Spectrum 4 (3), p. 70. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]