Ali Babo kaj kvardek rabistoj (videoludo)
Etoso
Ĉi tiu artikolo temas pri la 1982-videoludo. Por informoj pri la samnoma fabelo, vidu la artikolon Ali Babo kaj kvardek rabistoj.
Ali Babo kaj kvardek rabistoj | |
---|---|
Disvolvo | Sega |
Eldoninto | Sega |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | Arkado, MSX |
Ĝenro | Labirinta videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | stirstango |
Ali Babo kaj kvardek rabistoj (angle Ali Baba and 40 Thieves) estas labirinta arkada videoludo publikigita de Sega en 1982. Ludantoj prenas la rolon de la fama araba heroo, kiu devas defendi sin kaj mortigi la kvardek ŝtelistojn kiuj provas ŝteli lian monon. La ludo libere baziĝas sur la samnoma fabelrakonto. Ĝi estis adaptita por la persona komputilo MSX. Pli poste, versio por Vector-06C estis ankaŭ disvolvita surbaze de la MSX-versio.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Klona versio de ludo por ZX Spectrum estis publikigita de Suzy Soft en 1985 sub la nomo Ali Baba.[1]