Amato Lusitano
Amatus Lusitanus (1511–1568) | ||
---|---|---|
Dioscorides Enarrationes ... 1536
| ||
Persona informo | ||
João Rodrigues de Castelo Branco | ||
Naskiĝo | 1511 en Castelo Branco Portugalio | |
Morto | 21-a de januaro 1568 en Tesaloniko Grekio | |
Lingvoj | latina vd | |
Loĝloko | Dubrovnik vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Universitato de Salamanko Universitato de Ferrara | |
Profesio | ||
Alia nomo | Amatus Lusitanus • Dilectus Lusitanus vd | |
Okupo | kuracisto botanikisto anatomo vd | |
Aktiva en | Italio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
João Rodriguez de Castelo Branco (1511–1568) (naskiĝis en Castelo Branco, 1511 - mortis en Tesaloniko, en la 21-a de januaro 1568) estis portugala kuracisto, botanikisito, anatomo, kirurgo, humanisto, historiisto kaj profesoro pri Anatomio kaj Botaniko de la Universitato de Ferrara.
Amato Luzitano estis la unua kiu science studis la iberian plantaron, kontribuante kun la Biologio, Farmakologio kaj medicina botaniko. Pioniro ĉe la klinika metodo pri seksologio li detale priskribis la generajn organojn kaj viran kaj inan; la reproduktadon en ties malsamaj aspektoj: gravedeco, nasko kaj aborto krom la plej oftaj malsanoj de graveduloj; kelkaj veneraj malsanoj kaj ties terapeŭtiko; kaj kazoj je maldifino de la seksa vivado kaj kun ties fizika naturo kaj emocie.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis en la Universitato de Salamanko, sed reiris al Portugalio en 1529. Ĉar li estis judo, li estis malpermesata eniri en Portugalion kaŭze de la persekutoj fare de la Inkvizicio, do li decidis vojaĝi al Antverpeno (1534), kie li publikigis sian unuan libron "Index Dioscoridis" (1536). En tiu urbo li je la unua fojo adoptis la nomon Amato Luzitano, per kiu li eksubskribis sian verkaron.
Same kiel Herofilo (335 a.K. - 280 a.K.)[1], Galeno, Miguel Servet, Realdo Kolombo (1516-1559)[2] kaj Vilhelmo Harvej li famiĝis kiel esploristo pri la sangocirkulado. Oni ankaŭ akceptas ke li malkovris la funkciojn de la valvoloj en la sangocirkulado. Antaŭ ol establiĝi en Ferrara, li travojaĝis la Eŭropon. Herkulo la 2-a lin nomumis por la katedro de Anatomio kaj Botaniko en la Universitato de Ferrara, kiel asistanto de Giambattista Kanano (1515-1579)[3]. Kelkatempe li aktivis serve de la papo Julio la 3-a kaj okaze de la pontifikeco de Paŭlo la 4-a, persekuto komenciĝis al la hebreoj en Italio. Luzitano fuĝis unue al Ragusa, poste al Grekio, establiĝante en Tesaloniko, kiu estis parto de la otomana imperio kaj kien alsvarmis granda hebrea komuneco.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Curationes Medicinales: Praefixa est eiusdem Auctoris Commentatio ... - 1552
- In Dioscoridis Anazarbei..., Argentorati, 1554.
- Amati Lusitani ... Curationum medicinalium Centuriae due tertia & quarta hac ... - 1556
- In Dioscoridis De medica materia libros quinque enarrationes Amati Lusitani - 1536
- Amati Lusitani ... Curationum medicinalium, centuriae II: priores, quibus ... - 1560
- Amati Lusitani ... Curationum medicinalium centuria duae tertia et quarta ... - 1565
- De morbo gallico: omnia quae extant apud omnes medicos cujuscunque nationis ... diligenter hincinde conquisita, sparsim inventa, erroribus expurgata, & in unum tandem hoc corpus redacta ... - 1566
- Amati Lusitani, medici physici praestantissimi, Curationum medicinalium - 1620
- Lusitania vindicata alloquitur orbem terrarum - 1640
- Curationem medicilianum.., Cambridge, 1990.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BillOnLine
- NCBI
- Treccani
- MCN Biografias
- Vortato de Portugalaj Kuracistoj
- Jewish Encyclopedia
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Virtual International Authority File
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Inkvizicio
- Klaŭdjo Galeno (129-216)
- Julio la 3-a (148701555)
- Pierandrea Mattioli (1500-1577)[4]
- Herkulo la 2-a (1508-1559)
- Simão Rodrigues de Azevedo (1510-1579)[5]
- Mikaelo Serveto (1511-1553)
- Giovanni Battista Cananus (1515-1579)[3] privata kuracisto de la papo Julio la 3-a
- Realdo Kolombo (1516-1559)[2]
- Ludovicus Nonnius (1553-1645)[6]
- William Harvey (1578-1657)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ E-Biografias
- ↑ 2,0 2,1 Encyclopaedia Britannica
- ↑ 3,0 3,1 The Galileo Project
- ↑ Personensuche
- ↑ World Heritage Encyclopedia. Arkivita el la originalo je 2014-08-09. Alirita 2014-07-21.
- ↑ NCBI