August Christian Reuss
August Christian Reuss (1756-1824) | ||
---|---|---|
![]() "Kelkaj novaj observoj pri la strukturo de la vazoj en la homa placento", verko eldonita en 1784
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-a de januaro 1756 en Lepsiko, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 9-a de oktobro 1824 en Tübingen, Germana Imperio | |
Alma mater | Universitato de Göttingen | |
August Christian Reuss (1756-1824) estis germana kuracisto, kemiisto kaj bibliotekisto. Li estis lernanto de Joseph Black, filo de la kuracisto Jeremias Friedrich Reuß (1700-1777), frato de Jeremias David Reuss (1750-1837) kaj onklo de Ferdinand Friedrich von Reuß.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis aŭtoro de sennombraj verkoj pri medicino kaj ricevis sian doktorecon en 1778 en la Universitato de Tübingen, kie li estis nomumita profesoro pri Medicino (1783). Pli malfrue, li daŭrigis siajn esplorvojaĝojn tra Nederlando, Anglio, Skotlando kaj Danio. En 1784, li iĝis privata kuracisto de la ĉefepiskopo de Speyer, en Bruchsal, kaj en 1791, persona kuracisto de la Domo de Württemberg, en Stutgarto. En 1808, li iĝis membro de la Supera Departemento pri Medicino, kaj en 1810 membro de la Supera Cenzura-kolegio. En 1817 li ricevis la titolon kiel konsilisto-kuracisto.[1]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Dissertatio de sale sedativo, Hombergii, doktoreca tezo 1759[2]
- Beschreibung eines neuen chemischen Ofens ("Priskribo pri nova kemia forno") 1782
- Primae lineae encyclopediae et methodologiae Vniverse Scientiæ Medicæ 1783
- Novae quaedam observationes circa structuram vasorum in placenta humana 1784
- Entwurf eines wirtembergischen Arztes, die gegenwärtig unter dem Rindvieh herrschende Blattern-Seuche zu behandeln: Um die Gefahr ihrer Anstekung zu vermindern und dieselbe zweckmäßig zu heilen 2016
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Biographie médicale par ordre chronologique: d'après Daniel Leclerc, Eloy, etc
- Nachkommen des August Reuß, Amtmanns zu Horrheim u. Hofmeisters am Stromberg ...
- Instruments of Science: An Historical Encyclopedia
- Joseph Black, 1728-1799