Jeremias David Reuß
Jeremias David Reuß (1750-1837) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana filologo, beletra historiisto kaj bibliotekisto en la Universitatoj de Göttingen kaj Tubingeno.
| |||||
Persona informo | |||||
Jeremias David Reuss | |||||
Naskiĝo | 18-a de junio[1] 1750 en Rendsburg, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 15-a de decembro 1837 en Göttingen, Sankta Romia Imperio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen Universitato de Tübingen | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bibliotekisto universitata instruisto klasika filologo literaturhistoriisto botanikisto vd | ||||
Aktiva en | Tübingen vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jeremias David Reuß (1750-1837) estis germana filologo, helenisto, beletra historiisto kaj bibliotekisto Li estis filo de la teologo Jeremias Friedrich Reuß (1700-1777), kaj frato de la kuracisto August Christian Reuss (1756-1824). Liaj onkloj estis la kuracisto Albrecht Reichardt Reuss (1712-1780) kaj August Reuss (09.10.1709 Horrheim - 21.05.1776 Marbach).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li unue studis filologion kaj en 1768, kun 18-jaroj, li ricevis sian diplomon kiel doktoron pri filologio en la "Universitato de Tubingeno". Mallongatempe li iĝis kuratoro de la universitata biblioteko. En 1774, li estis indikita kiel subbibliotekisto. En 1780, li partoprenis en la eldono de Johann Friedrich Fischer (1726-1799) pri la "Dialogoj de Platono".
Iom post iom Reuss navigadis el la filologio al la historio de la sciencoj. Inter 1781-1782 li entreprenis studvojaĝon tra Germanio kaj iĝis asocia profesoro pri intelekta historio en la Universitato de Göttingen, en 1782, kaj estinte plena profesoro en 1785. En Göttingen, Reuss sin tute dediĉis al la historio de la sciencoj.
En 1789 li iĝis titulara profesoro kaj subbibliotekisto (sukcedante al Christian Gottlob Heyne) en la universitata biblioteko de Göttingen. En 1812, li iĝis unua bibliotekisto kaj ĉefbibliotekisto ekde 1829. En 1790, lia lasta kontribuaĵo al la filologiaj laboroj estis la Bibliotheca graeca, kune kun Johann Andreas Fabricius (1696-1769).
En 1805, la Bavara Akademio pri Sciencoj nomumigis lin kiel korespondan membron. Li korespondis kun sennombraj erudiciuloj inklude de la luterana teologo Friedrich Münter (1761-1830), la evangelia teologo Heinrich Eberhard Gottlob Paulus (1761-1851) kaj la historiisto Ludwig Timotheus Spittler (1752-1810).[2]
Kiam li mortis, li lasis sian privatan bibliotekon, kiu entenis pli ol 7 mil titolojn, al la Biblioteko de la Universitato de Tubingeno.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- De natura et legibus studii in theologia thetici aphorismos ... praeside ... 1731
- Beschreibung merkwürdiger Bücher aus der Universitaets-Bibliothek 1780
- Lectionum varietas ad Platonis dialogos ("Diversaj legaĵoj pri la Dialogoj de Platono") 1780
- Bibliotheca graeca 1790 kune kun Johann Andreas Fabricius (1696-1769)
- Das gelehrte England vam jahr 1770 bis 1790 1791
- Repertorium commentationum a societatibus litterariis editorum 1802
- Conspectus Societatis Regiae Scientiarum Gottingensis sodalium quaestionum publicae propositarum et commentationum ... 1808
- Repertorium commentationum a societatibus litterariis editarum 1816
- Propaedeutica, Anatomia et Physiologia, Hygieine, Pathologia seu Nosologia generalis, Semeiotica 1823
- Einiges aus dem Reuß'schen Briefwechsel ("Kelkaj korespondaĵoj de Reuss") 1888
- Mathesis, Mechanica, Hydrostatica, Hydraulica, Hydrotechnia, Aerostatica, Pneumatica, Technologia, Architectura civilis, Scientia navalis, Scientia militaris 1961
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- WorldCat Identities
- "Genizat Germania" - Hebrew and Aramaic Binding Fragments from Germany in ...
- Libri: International Library Review
- Robert von Mohl als Leiter der Tübinger Universitätsbibliothek: (1836-1844)
- Deutsche Bibliographie
- Languages and Linguistics