Saltu al enhavo

B.C. Bill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el BC Bill)


B.C. Bill

Disvolvo Creative Technology Group
Eldoninto Imagine Software
Dato de lanĉo 1984
Platformo Commodore 64, ZX Spectrum, TRS-80 CoCo, Dragon 32/64, BBC Micro
Ĝenro Agada videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr

B.C. Bill estas dudimensia agada videoludo publikigita de Imagine Software en 1984.[1] Ĝi estis publikigita por Commodore 64, ZX Spectrum, TRS-80 CoCo, Dragon 32/64 kaj BBC Micro.[2]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludanto kontrolas la eponiman B.C. Bill, kavernulon, kiu devas kolekti edzinojn kaj sufiĉe da manĝaĵoj por nutri sian kreskantan familion, samtempe evitante predantajn dinosaŭrojn. Bill estas armita per bastono, kiun li uzas por ŝokigi kavernulinojn kaj mortigi diversajn vagantajn estaĵojn. Malgrandaj estaĵoj estas porteblaj reen al la kaverno kiel manĝaĵo, dum pli grandaj dinosaŭroj manĝas potencialajn edzinojn kaj manĝaĵon, kaj mortigas Bill ĉe tuŝo. Bill povas morti pro rompiĝinta koro se tro multaj edzinoj forlasas la kavernon, kaj pro malsato se li ne povas provizi sufiĉe da manĝaĵo por nutri sin kaj sian familion.[3][4]

La sezonoj ŝanĝiĝas, kio influas la nombron kaj diversecon de bestoj kaj ankaŭ funkcias kiel interna luda tempomekaniko : en printempo, ĉiu edzino kiu havas manĝaĵon produktos infanon, dum en aŭtuno, ajna edzino sen manĝaĵo mortos kaj ajna infano sen manĝaĵo forlasos la hejmon.[5]

B.C. Bill estis evoluigita en Britio de Creative Technology Group. Ĝi estis publikigita de Imagine Software en 1984 kaj en Hispanio de ABC Soft. Aldonaj versioj de la ludo estis evoluigitaj kaj publikigitaj por la personaj komputiloj Commodore 64, ZX Spectrum, TRS-80, Dragon 32/64 kaj BBC Micro.

La ludo estis la lasta titolo publikigita de Imagine, kiu spertis bankroton en julio 1984 pro nepagitaj ŝuldoj je £10,000.[6] Antaŭ la kolapso de la kompanio, la alia firmao Beau Jolly akiris la rajtojn por merkatigi la ludojn de Imagine[7]. Post la malapero de la kompanio Beau Jolly do pritraktis la merkatumadon kaj distribuon de B.C. Bill.[8]

La videoludo ricevis ĝenerale favorajn recenzojn post ties publikigo. Recenzistoj laŭdis ĝiajn grafikojn, sonon kaj ludeblecon.[3][5][9] Tamen, rigardante reen al la ludo en 2010, Retro Gamer priskribis ĝin kiel "ekstreme malbona ludo".[4]

Dum recenzantoj daŭre laŭdis la ludmekanikojn, B. C. Bill estis forte kritikita de ambaŭ samtempulaj kaj modernaj recenzantoj pro sia seksisma temaro. Kerno de la ludado ja inkludas la batadon de virinoj, tirante ilin per la haroj en kavernon por edzinigi ilin.[3][4][9] Ron Smith, de Your Sinclair (tiam Your Spectrum) spekulaciis ke tio povus esti intenca celo de Imagine, kaj Tim Best de Imagine ŝajne konfirmis tion, dirante ke li atendis feminismajn manifestaciojn ekster la oficejoj de Imagine en Liverpulo.[10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. B.C. Bill. Arkivita el la originalo je 2018-01-14. Alirita 9 August 2018.
  2. B.C. Bill. Arkivita el la originalo je 29 September 2015. Alirita 9 August 2018.
  3. 3,0 3,1 3,2 (November 1984) “B.C. Bill”, Your Sinclair (9), p. 60. 
  4. 4,0 4,1 4,2 B.C. Bill. Future Publishing (23 October 2010). Arkivita el la originalo je 13 September 2015. Alirita 7 August 2018.
  5. 5,0 5,1 (June 1984) “B.C. Bill”, CVG (32), p. 29. 
  6. "Imagine in hands of receiver", Popular Computing Weekly, 19 July 1984. Arkivigite je 2008-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
  7. The Bubble Bursts (August 1984). Arkivita el la originalo je 18 January 2018. Alirita 9 August 2018.
  8. B.C. Bill (advertisement). Beau Jolly (August 1984). Arkivita el la originalo je 8 September 2015. Alirita 9 August 2018.
  9. 9,0 9,1 (October 1984) “B.C. Bill”, Crash (10), p. 12. 
  10. (July 1984) “Rumbles: Imagine gets chauvinist”, Your Sinclair (5), p. 56. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]