Bad Ems
Bad Ems | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko • urbeto | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Lahn | |||||
Komunumaro | Bad Ems-Nassau | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02603 | |||||
Poŝtkodo | 56130 | |||||
Aŭtomobila kodo | EMS | |||||
Oficiala Municipokodo | 07141006 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Ottmar Canz | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Bleichstraße 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 9936 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 20′ N, 7° 43′ O (mapo)50.3380555555567.7105555555556Koordinatoj: 50° 20′ N, 7° 43′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 80 m | |||||
Areo | 15,36 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.vgben.de/gemeinden/stadt-bad-ems/ | |||||
Bad Ems estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, estas la administra sidejo de la distrikto kaj ankaŭ de la komunumaro Bad Ems-Nassau, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj (antaŭe de malpli granda komunumaro Bad Ems). La urba teritorio kovras areon de 15,36 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 9936 loĝantojn.
En aŭ antaŭ la unua mondmilito la loka Königliche Bade- und Brunnendirektion (en Esperanto proksimume Reĝa Direktejo pri Banoj kaj Fontoj) aperigis 6-paĝan broŝuron en Esperanto pri Bad Ems, kies titolo estis Reĝaj varmfontoj en banurbo Ems.
La Karlsburg, ankaŭ nomata Domo de kvar turoj, estas urbokastelo en Bad Ems.
En 1925 la juna esperantisto Leo Funken okazigis en Bad Ems eventon nomitan Verda Libertempo.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Blankenfelde-Mahlow ( Germanio, ĝis 1990 en GDR)
- Cosne-Cours-sur-Loire (Francio)
- Droitwich Spa (Anglio, Britio)
- Lubin (ĝis 1945 Lüben, Pollando)
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Bad Ems en 1900
-
Vilaoj en 1900
-
eksa energicentralo de la plumba kaj arĝenta minejo
-
Bad Ems en 2006
-
fonta turo de 1907
-
Rus-ortodoksa preĝejo (de 1876)
-
Rus-ortodoksa preĝejo
-
Karlsburg, maldekstre la bandomo