Bad Ems estis komunumaro en Germanio, germane nomata Verbandsgemeinde Bad Ems, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi ekestis en 1972 kaj fuziis komence de la jaro 2019 kun apuda komunumaro Bad Ems al nova komunumaro Bad Ems-Nassau. Ĉiuj tri administraj unuoj troviĝis respektive troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia landoRejnlando-Palatinato. La teritorio apartenas al la mezalta montaroTaunus. Fine de decembro 2018, ĵus antaŭ la malfondo, la komunumaro sume havis 16 790 loĝantojn.