Saltu al enhavo

Bolo (videoludo, 1982)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Bolo

Disvolvo Synergistic Software
Eldoninto Synergistic Software
Dato de lanĉo 1982
Platformo Apple II
Ĝenro Pafa videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Bolo estas pafa kaj labirinta videoludo verkita de Jim Lane por la persona komputilo Apple II kaj eldonita de Synergistic Software en 1982.[1] Ĝi estis inspirita de la sciencfikcia romano Bolo: Annals of the Dinochrome Brigade fare de Keith Laumer en 1976, kiu temis pri memkonsciaj tankoj.[2]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Komence, Bolo petas al la ludanto nivelan numeron (1–9) kaj densecon (1–5)[3]. Poste la ludo generas hazardan rektangulan labirinton enhavantan ses malamikajn bazojn. Ju pli alta denseco estas specifita, des pli da muroj aperas en la labirinto. La ludanto kontrolas tankon kaj devas detrui la ses malamikajn bazojn por progresi al la sekva nivelo. La ludanto povas vidi 1/132 de la labirinto samtempe[2]. Indikiloj dekstre de la ekrano montras la pozicion de la ludanto ene de la labirinto, la ĝeneralan direkton al la malamikaj bazoj kaj la restantan fuelon.

Ekrankopio de Bolo (Apple II)

Malamikaj tankoj konstante eliras el ĉiu el la ses malamikaj bazoj. Diversaj niveloj prezentas malsamajn tipojn de malamikaj tankoj. Kelkaj moviĝas hazarde, dum aliaj daŭre persekutas la ludanton. Ĉiuj malamikoj pafas mortigajn kuglojn. Se la ludanto kolizias kun kuglo, malamika bazo aŭ tanko, aŭ muro, li perdas vicon. Bolo uzas tre akuratan kolizi-detektilon je la skalo de pikseloj.

Vico ankaŭ perdiĝas se la ludanto restas sen fuelo. Detruado de malamika bazo tamen replenigos la fuelan rezervon de la tanko. La ludanto ricevas kvar tankojn po ludo. Ne eblas akiri pliajn. Post kiam ĉiuj ses malamikaj bazoj estas detruitaj, la ludanto ricevas gratulan mesaĝon de la Dinochrome-brigado, kaj nova labirinto (kun la sama nivelo kaj denseco) estas generita.

La ludanto povas turni la gvatturon de la tanko per la klavoj 1 kaj 2 : tio necesas en postaj niveloj, ĉar malamikoj persekutas kun la sama rapideco kiel la tanko de la ludanto povas moviĝi.

Softline en 1983 diris, ke Bolo "estas rimarkinda ludo. Kiu ajn diris, ke la solaj bonaj arkadludoj troviĝas en la arkadejoj ? ... Animacio, grafiko, ludebleco — Bolo estas en ĉiuj aspektoj supera ludo kompare kun Tron".[4] Electronic Games taksis la grafikojn de la ludo "iom simplajn" kompare kun Star Maze fare de Sir-Tech, sed aldonis ke "la ludado de Bolo estas, en sia propra maniero, same amuza kiel tiu antaŭa ludo".[5] Bolo atingis la unuan rangon kune kun Choplifter kiel la "1-a ludo de la jaro 1982" en la revuo SoftTalk Magazine.[6]

En 2010, kronikisto de Time, Lev Grossman, donis al Bolo la trian rangon ene de "La 10 Plej Bonaj Ludoj por Apple II".[7] Grossman precipe laŭdis la rapidan agadon de la ludo, glatan rulumon, elegantan grafikon kaj altnivelan AI de la malamikoj.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. 2,0 2,1 (1983) Popular computing, Volume 2. McGraw-Hill.
  3. (1983) “Software Received”, Byte 8, p. 509. 
  4. Hunter, David (March 1983). "Bolo". Computer Gaming World. p. 37. Retrieved 28 July 2014.
  5. Davidson, Steve. "Bolo", Electronic Games, June 1983, paĝoj 72. Kontrolita 6 January 2015.
  6. Forum post from James Lane, author of Bolo
  7. 7,0 7,1 Grossman, Lev (January 6, 2010). "The 10 Greatest Games for the Apple II". Time. Retrieved February 8, 2012.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]